《镜子大全》《朝华午拾》分享 http://blog.sciencenet.cn/u/liwei999 曾任红小兵,插队修地球,1991年去国离乡,不知行止。

博文

立委硕士论文全文(世界语版)

已有 9641 次阅读 2010-2-20 03:51 |个人分类:世运资料|系统分类:论文交流| 世界语

立委按:这是我当年在社科院语言所攻读机器翻译专业硕士写的毕业论文的世界语版。晾出来一方面作为《世运资料》存档,更重要的是作为青春的纪念。年轻就是好啊,当时怎么有那么大的热情和能量办一件事呢,远远超出硕士毕业的要求。我的师兄们做的都是一对一翻译,我做了个一对二的机器翻译实验。翻译了一些句子觉得不过瘾,一时兴起,还翻译了两首诗歌。写完论文觉得意犹未尽,还一字一板翻译成了世界语。青春万岁!

Automatika Tradukado el Esperanto en la Chinan kaj Anglan Lingvojn

pri E-Ch/A Mashin-tradukado Sistemo

far Wei Li
1986

ENHAVO

1. Skizo pri EchA …………………………………………… 2

2. Esperanto: Lingvistikaj Trajtoj kaj Esplora Valoro …………… 6

3. La Mashintraduka Interlingvo CDC………………………….. 12

4. EChA Mashinaj Vortaroj kaj Vortotabeloj…………………….. 18

5. Morfologia Analizo pri Esperanto…………………………… 22

6. Sintaksa Analizo pri Esperanto…………………………….. 27

7. Morfologia Sintezo pri la Angla Lingvo……………………… 28

8. Vortrevicigo de la celolingvoj…………………………….. 32

[ BIBLIOGRAFIO ]……………………………………………. 34

[ APENDICO ] Specimenoj de Mashintradukajho el EchA Eksperimento …. 35

(1) La Originala Teksto el “Mashinmondo”…………… 35
(2) Diversaj Frazoj……………………………… 37
(3) Du Poemoj…………………………………… 42

[ INDEKSO PRI TERMINARO ]……………………………………. 47

1. Skizo pri EChA

    EChA (el Esperanto en la Chinan kaj Anglan Lingvojn) estas eksperimenta mashintraduka sistemo, kiu ricevas Esperanton kiel fontolingvon kaj elmetas fine la chinan kaj anglan lingvojn kiel celolingvojn. Ghi estas fraz-al-fraza traduksistemo, en kiu la analizo de la fontolingvo sendependas de la sintezo de la celolingvoj. La traduka procezo de EChA tute automatas, nebezonante antau-redakton kaj post-redakton. La tuta peniga laboro dauris unu jaron.  La sistemo EchA establighis sur la mikro-komputero IBM-PC/XT kaj la progamiga komputero-lingvo estas BASIC (D 2.00).  EChA estas subtenata de la CCDOS sistemo (t.e. PC DOS 2.10 kun tenejo de china ideografiajharo).  La chefa parto de EChA konsistas el 6 linioj da analiza-sinteza programo. Krome, en la sistemo ankau fondighis 3 mashinvortaroj kaj 2 vortotabeloj kune kun la programo por ilin establi, konsulti, ekspansiigi kaj protekti. La tuta sistemo programighis je ch. 10,000 BASIC-frazoj.

    En chi tiu eksperimento ni ricevis el EChA la mashintradukajhon de pli ol 150 frazoj kun diversaj lingvistikaj trajtoj inkluzive 2 poemojn (la unua estas "La Espero" far Zamenhof). La tradukajho en la china kaj angla celolingvoj estas sufiche prava kaj facile komprenebla. ( Vd. la apendicon ) La originala materialo elektighis el: 1. "Mashinmondo" far Sandor Szhatmari;  2. "Gramatiko de Esperanto" (Wei Yuanshu kaj Xu Wenqi, 1982).

    En la sistemo EChA spegulighas la enhavo de la tuta baza gramatiko de Esperanto kun chefaj fraztipoj, tial ghi povas ghuste pritrakti plejmulton da fenomenoj en Esperanto. Tamen, bedaurinde, limigite de tempo kaj la kondicho de komputero, la kuranta sistemo estas ankorau malgranda, la mashinvortaroj ege limigitas. Kompreneble, la sistemo bezonas ekspansiighon kaj plibonighon.

    Dekiam disvolvighis la esploro pri mashina tradukado en Chinio en 1957, EChA estas la unua sistemo por prilabori Esperanton. En majo de 1986 la sistemo trapasis

la cezuron de la diploma komitato, pro kio la projektoro ricevis sian magistron.

                                    ___________丨___________

                                       Enmeto de fontolingvo

                                      -----------------------

             ____________________________________丨______________________________

              1. Fortranchi gramatikajn finajhojn; konsulti la vortarojn ( Vortaro pri

                  fleksiaj vortoj, vortaro pri senfleksiaj vortoj, vortaro pri vortogrupoj

                 kaj vortotabelo por diferencigi la signon lau vortospeco )

                ( VORTAROJ )

             ---------------------------------------------------------------------------

            

ANALIZO DE FONTOLINGVO ____________________________________丨______________________________

              2. Prilabori konjunkciojn kaj interpunkciojn, tranchi la frazon en partojn                          kaj pritrakti aliajn senfleksiajn vortojn

             --------------------------------------------------------------------------

             ____________________________________丨______________________________

              3. Formighi CDC chenoj ( la interlingvo en EChA )

             --------------------------------------------------------------------------

             ____________________________________丨______________________________

              4. Adicii gramatikajn finajhojn por la angla lingvo kaj inserti helpajn

                 vortojn por la china lingvo; diferencigi plursignifojn; konsulti la

                 tabelon en la angla lingvo por senregulaj vortoj

              -------------------------------------------------------------------------

    SINTEZO DE CELOLINGVOJ

              ___________________________________丨_______________________________    

               5. Vicigi la vortordon por la angla lingvo

              -------------------------------------------------------------------------

              ___________________________________丨_______________________________

               6. Vicigi la vortordon kaj beligi retorike la frazon por la china

              --------------------------------------------------------------------------

                                      ___________丨__________

                                       Elmeto de celolingvoj

 

    EChA sistemo konsistas el 3 subsistemoj:

     1) Mashinvortaroj inter la fontolingvo kaj la celolingvoj

     En tiu chi subsistemo trovighas 5 vortaroj kaj tabeloj kun la algoritmo por fortranchi gramatikajn finajhojn en Esperanto. La unua estas vortaro pri fleksiaj vortoj, la dua pri senfleksiaj vortoj kaj la tria estas por pritrakti vortogrupojn.  La  subsistemo liveras chiujn necesajn elementajn informojn al la frazkampo, kio bone bazighas por la postaj analizo kaj sintezo.

     2) Analizo de la fontolingvo

     En chi tiu etapo la subsistemo decidas la strukturajn tavolojn kaj semantikajn interrilatojn de la prilaborata frazo. La rezulto enkorpighas en iu alte formala interlingvo CDC. La analiza procezo iras tute sendepende de ajna celolingvo, kio tre necesas kaj facile kompreneblas char la sistemo ne prenas iun certan lingvon kiel sian celon.  Fakte la projektoro planas elekti la francan kaj la rusan kiel la trian kaj kvaran celolingvojn por la ekspansiota EChA.

    CDC estas la shlosilo al la sistemo EChA. Kiel mashintraduka interlingvo entenanta la rezulton de sendependa analizo pri fontolingvo, ghi konsistas el la informoj morfologia, sintaksa, situa, noda, tavola kaj chena. CDC ne nur priskribas prave la arbostrukturon de la prilaborata frazo,  sed ankau enhavas en si utilajn aliajn informojn. Praktike, ghi bone bazighas por la plurlingvo-sinteza subsistemo.

    La dua linio de programo chefe celas la senfleksiajn vortojn, speciale la konjunkciojn kaj interpunkciojn. Principe oni devas establi unu aron da analizreguloj por unu senfleksia vorto. En Esperanto ekzistas nur fiksa nombro da senfleksiaj vortoj, sed ili estas tre kompleksaj en uzado, ghuste simile al la funkciaj vortoj en nacilingvoj. Fakte, ili chefe reflektas la lingvan individuecon, tial bezonas respektivan prilaboron. En chi tiu linio trovighas multe da malfacilajhoj, ekzemple pri la vortoj KAJ kaj KE. Ghenerale senfleksivortoj pli signifas gramatike. Tial la tasko chi tie eksterordinare gravas al la esperantofronta automate analiza sistemo. En la tria linio, la analizo multe pli abstraktas. La prilabora procezo estas recursive voki la subprogramojn, kies kerno estas la verbosubprogramo kiu fakte estas matematika modelo de Esperanta gramatiko.  Post la analizo rezultighas CDC-cheno responda al la fontofrazo.

 

    3) Sintezo de la celolingvoj

     En la kvara linio inkluzivas ankau la regulojn por diferencigi vortplursignifojn kaj elekti konvenan esprimon en la celolingvoj lau la semantikaj trajtoj, la CDC kaj la semantike transferaj reguloj de la prilaborata vorto.

     En la kazo pri la sintezo de la china lingvo,  la chefa tasko estas revicigi la prilaboratan frazon, char la vortordo en Esperanto estas tre libera kaj en la china lingvo tre mallibera.  La reviciga informo dependas de kaj la chingramatikaj reguloj kaj la CDC interlingva cheno.  Post la revicigo estas ankau necese plibonigi kaj beligi retorike la tradukajhon precipe koncerne la inserton de la chinaj helpaj vortoj kiuj povas transporti etajn signifojn pri tenso, vocho kaj modo kaj aliajn nuancojn.  Kiel chiuj scias, la china estas senfleksia lingvo,  en kiu gramatikaj finajhoj preskau tute mankas.

     Pri la lingvo angla, la sinteza kondicho fore favoras. La substantivoj en la angla ne sindistingeblas inter nominativo kaj akuzativo, tial la reviciga pasho chi tie celas certigi la frazon lau la tipa vortordo "Subjekto-Predikato-Objekto" (S-P-O). La alia grava tasko estas generi finajhojn por la angla lingvo. Efektive, la morfologe

transferaj reguloj inter la du lingvoj ne estas kompleksaj.

    Kvankam EChA estas nur eksperimenta malgranda sistemo, tamen ghi riche enhavas.  EChA ne nur faras analizon morfologian (pri la fontolingvo Esperanto) sed ankau produkas finajhojn morfologiajn (pri la celolingvo angla). Ghi ankorau enkalkulas la regulojn revicigajn (pri la china kaj angla) kaj retorikajn (pri la china). Krome, EChA havas sian interlingvon CDC, kiu pruvighas tre efika. Unuvorte, EChA tushas almenau chiujn problemojn por praktika sistemo, tial ghi vere estas tipa, tute automata modelo al unu-al-plurlingva praktika traduksistemo.


2. Esperanto: Lingvistikaj Trajtoj kaj Esplora Valoro


Antau ol eniri la detalojn de la sistemo EChA kaj diskuti la gheneralajn teoriojn kaj rimedojn de mashina tradukado, ni en chi tiu sekcio pritraktas lingvistike la internacian lingvon Esperanton mem, kio sendube tre necesas por ekspliki la desegnajn principojn kaj konkretajn rimedojn de nia sistemo. 

Krom kalkuleble da senfleksiaj vortoj, en la lingvo Esperanto chiu vorto tre regule fleksias (deklinacias, konjugacias, ktp) por montri sian vortospecon, kazon, nombron, tenson, vochon, modon, participon kaj aliajn gramatikajn informojn. Krome, en Esperanto ankorau estas plena aro da afiksoj por manifesti la nociajn vortonuancojn. Esperanto estas tipa aglutina lingvo, en kiu la gramatikaj finajhoj kaj la afiksoj havas siajn respektivajn signifojn kaj sekve povas sinadicii. 

La finajhoj kaj afiksoj inventighis tre saghe kaj regule, ne nur facilegaj por homoj sed ankau konformaj por rekursiva prilaborado de mashinoj. (La avantagho de tia rekursiva prilaborado enkorpighas en nia algoritmo por fortranchi finajhojn, pri kiu ni detale diskutos en Sekcio 5.) En Esperanto ne ekzistas gramatikaj samformajhoj, tial la sintaksaj rilatoj estas sufiche klaraj. Tio certe estas eksterordinare favora kondicho por rekonado de kaj homoj kaj mashinoj, kaj pro tio tute malaperis la problemo por diferencigi samformajojn dum mashintradukado inter naciaj lingvoj. Aliflanke, oni povas, pere de fleksio de la finajhoj, libere shanghi vortospecon lau la sintaksa postulo en kunteksto, nur kondiche ke la shangho logike kompreneblas. (Simila libereco trovighas ankau je la antikva china lingvo, kie la vortospeco de chinideografiajho determinighas nur en kunteksto, tamen bedaurinde chi tie ne ekzistas ajna fleksia signo por la libera shangho de vortospeco, tial nur per logika kaj semantika analizo oni povas ghin rekoni.) 

Kvankam ne estas multaj finajhformajhoj en Eeperanto, tamen admirinde estas ke ili estas sufiche kompletaj kaj proksimume esprimrichaj kiel en fleksiegaj lingvoj. Ni citu kazon kiel ekzemplon. Esperanto havas nur du kazojn, t.e, nominativon (nulformo) kaj akuzativon (per la finajho "-N"). Sed, char la uzoj de kazoj kaj vortospecoj plimalpli unuighas en Esperanto, kaj plue rezervighas analizaj formajhoj de prepozicioj, do la Esperanta esprimo estas tiel vigla kaj libera kiel en richfleksia lingvo. La rusa, kiel chiuj bone scias, estas unu el la lingvoj la plej richaj je fleksio, en kiu trovighas 6 kazoj. Proksimume dire, la rusa kazo 1 respondas al la Esperanta nominativo, la kazo 2 al Esperanta adjektivo (per la finajho "-A"), la kazo 4 al akuzativo, kaj la kazo 5 al Esperanta adverbo (per la finajho "-E"). Nur la rusa kazo 3_e havas sian respondan fleksian formajhon en la internacia lingvo, kaj ghenerale anstatauatas de la prepozicio "AL" (analiza formajho). Pri la kazo 6, ghi per si mem ne esprimas certan rilaton gramatikan au semantikan, nur kunfunkcias chefe kun la prepozicioj "O", "Ha", "B". Estas interese, ke en nia lingvo Esperanto prepozicioj povas esti sekvataj de kaj nominativo kaj akuzativo, montrante malmovon kaj movon respektive. Kompare kun la simila esprimo en la rusa lingvo, tre evidentaj estas la simpleco kaj kompleteco de la fleksia sistemo en Esperanto. 

En Esperanto estas nur 16 fundamentaj gramatikaj reguloj, principe sen esceptoj. Tial oni eble konjektas, ke ghi estas tro simpla kaj rigida por riche esprimi. Tio estas granda miskompreno, kiu koncernas la malatentadon de iu elstara lingvistika trajto de Esperanto: la Esperanta lingvo ambauas je la esencoj de kaj analiza lingvo kaj sinteza lingvo, t.e, ghi estas richa je kaj gramatikaj vortetoj kaj fleksioj. Tiel oni bone povas esprimi iun semantikon au per analiza formo (helpe de gramatikaj vortetoj) au per sinteza formo (helpe de fleksioj) -- la du formoj, kompreneble, ne tute egalas, kiuj enkorpigas diversajn stilojn. Juste pro tio, Esperanto estas alte lasebla, forte vigla, stile varia, kaj rare richa je elasteco kaj esprimeco. Kiel celolingvo, ghi povas plej bone imiti la ligvistikajn karakterizajhojn de la originala teksto, chu en la slava milda (vortordo-libera) stilo chu en la kompakta stilo en fleksimankaj lingvoj kiel en la china kaj angla. Jen estas kelkaj ekzemploj de la universala kunekzisto de analiza kaj sinteza formajhoj en Esperanto.

Analizaj Formajhoj Sintezaj Formajhoj


1. Tenso: Mi ESTAS skrib-ANTA. Mi skrib-AS. / Mi skrib-ANTAS. 

I AM writ-ING. 我 "在" 写字. 


2. Vocho: Ghi ESTAS limig-ITA. Ghi limig-ITAS. / Ghi lim-IGHAS. 

It IS limit-ED. 它 "被" 限定了. 


3. Senco: Tio estas MALGRANDA (ETA) sekreto. Tio estas sekret-ETO. 

That is a LITTLE secret. 那是 "小" 秘密. 


4. Prepozicio kaj kazo (akuzativo au adverbo):


Li parolas EN (PER) Esperanto. ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 Li parolas Esperant-E. 

He speaks IN Espernto. Li parolas Esperanto-N. 

他 "用" 世界语说话. ?0?2 He speaks Esperanto. 他说世界语. 


Shi parolis POR 30 minutoj. Shi parolis 30 minutoj-N. 

She spoke FOR 30 minutes. 她说了30分钟.


5. Analiza formajho transferighas en sintezan formajhon: 


LAU kutimo ................................. LAU-kutim-E... kutim-E

ACCORDING TO custom custom-LY usual-LY

?0?2"按" 习惯 习惯 "上" 通常 



En Esperanto videblas chie la kunekzisto de analiza kaj sinteza formoj, pro kio la internacia lingvo Esperanto sin distingas de ajna nacilingvo. Kvankam ekzistas nek analizlingvo, tute foriganta sintezajn formajhojn, nek sintezlingvo tute sen analizaj formajhoj, tamen, en naciaj lingvoj chefas chiam nur unu formo, au la analiza au la sinteza, kaj en plej multe da okazoj la du formajhoj ordinare forigas unu la alian.

Unuvorte, male al tio, kion oni kutime deduktas, alte vigla estas Esperanto, kies esprimmaniero estas varia kaj intertranformebla. La alta vigleco en la lingvo juste respondas al la nebuleco en homa pensado. La alta unuigho de vigleco kaj reguleco estas vera miraklo de Esperanto.

La reguleco por artefarita lingvo estas facile komprenebla, pri la vigleco ni dezirus iom detalighi per ekzemploj. 


1. En Esperanto malklarighas la limo inter transitivo kaj netransitivo.

Mi IRAS. / IRU vian propran VOJON!

I GO. / GO your own way! 

我 "走". / "走" 你自己的路!


La tuta homaro PAROLAS nur unu LINGVON. / Mi PAROLAS Esperante. 

The whole mankind will SPEAK only one LANGUAGE. / I SPEAK in Esperanto. 

全人类将 "说" 仅仅一种语言. / 我用世界语 "说". 


2. Malklarighas la limo inter objektoj rekta (per kazo 4 en la rusa) kaj nerekta (per kazo 3 en la rusa). 


informi ION al IU / informi IUN pri IO 

to tell STH. to SB. / to tell SB. about STH. 

向 "某人" 告诉 "某事" / 告诉 "某人" 关于 "某事"


3. Malklarighas la limo inter objekto kaj adjekto.


Mi invitas vin VOJAGHI kun mi PEKINON. 

I invite you to TRAVEL with mi TO PEKING. / 我邀请你和我一起 "旅游北京". 


4. Malklarighas la limo inter radiko kaj afikso, sekve ankau la limo inter derivajho kaj kunmetajho, kaj fine ech la limo inter nocia vorto kaj funkcia (senfleksia) vorto. 


sekret-ET-o / ET-a sekreto 

LITTLE secret "小" 秘密 


JES, / mi JES-as vian opinion. 

YEA, I AGREE with your opinion. 

"是的", 我 "同意" 你的意见. 


ANTAU-vidi / Sinjorinoj ANTAU-as. 

FORSEE / Ladies FIRST. 

"预" 见 / 妇女 "优先". 


Kred-IND-a / ne-IND-a, IND-igi, sen-IND-ulo 

believ-ABLE / not WORTHY, make WORTHY, good-for-nothing 

"值得" 相信的 / 不 "值得" 的, 使 "值得", 无 "用" 之人 (废物) 


5. La kreo de chio-pova prepozicio JE por esprimi iun nebulan modifan rilaton. 


6. La unuigho en la uzado de kazo kaj vortospeco. 


Mi skribas plum-E. (adverbo) 

La rusa: ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 ?0?2 . (kazo 5) 


7. La lauplacheco en transferado de vortospecoj. 


La FLOR-OJ FLOR-AS. 

The FLOWERS BLOSSOM. 

"花儿" "开放". 


Li KANT-AS italan popolan KANT-ON. 

He SANG an Italian folk SONG. 

他 "唱" 了一首意大利民 "歌". 


Mi estas GHOJ-A. Mi GHOJ-AS. 

I am GLAD. 

我 "高兴". 


8 La libereco en vortordo. 


Mi amas vin. (106) / Mi vin amas. / Vin amas mi. (108) 

Vin mi amas. (111) / Amas mi vin. / Amas vin mi. 

I love you. 

我爱你. 


9. La vigleco en vortfarado. Derivajho: abundo da afiksoj kaj la aglutineco en derivajhigho; kunmetajho: la libera kunigo de radikoj.


Shi rid-AS. ?0?2Shi rid-ETAS. ?0?2Shi estas rid-EMA. Shi estas rid-EMULO. 

Shi estas rid-EMULINO (rid-EMINO). Shi estas rid-EMULINETO (rid-EMINETO). 

She LAUGHS. ?0?2She SMILES. Shi is APT TO LAUGH. She is a PERSON APT TO LAUGH. 

She is a WOMAN APT TO LAUGH. ?0?2She is a GIRL APT TO LAUGH. 

她 "笑". 她 "微笑". 她 "爱笑". 她是 "爱笑的人". 

她是 "爱笑的女人". 她是 "爱笑的女孩儿". 


INTER-lingvo 

INTERMEDIATE language 

"中间" 语言 


FONTO-LINGVO ?0?2 ?0?2CELO-LINGVO ?0?2 ?0?2PONTO-LINGVO ?0?2 ?0?2NACI-LINGVO INTERNACI-LINGVO 

SOURCE LANGUAGE ?0?2 TARGET LANGUAGE ?0?2 BRIDGE LANGUAGE NATIONAL LANGUAGE ?0?2 INTERNATIONAL LANGUAGE 

源语 目标语 桥梁语言(媒介语) 民族语 国际语


10. La perfekta sistemo de Esperantaj tensoj kaj vochoj kaj la delikata tabelo de Esperantaj korelativaj vortoj. Ili ja estas miraklaj kreajhoj, tiel logikaj, simplaj kaj kompletaj ke chiuj esperantistoj sentas la belon kaj forton en ili juste kiel kemiistoj ghuas Menjelivan tabelon de kemiaj elementoj. Per la nura helpverbo ESTI, oni bone esprimas diversajn kompleksajn tensojn kaj vochojn. La korelativvorta tabelo pruvighas eksterordinare richa por esprimi rilatojn semantikajn.

La libereco kaj vigleco kunportas malfacilojn al la automata prilaborado de Esperanto dum la reguleco kaj simplece ege favoras ghin. Tio estas la trajto de la mashina tradukado el Esperanto. 

Kiel la nura artefarita lingvo, kiu estas en praktika uzo, Esperanto sendube havas sian propran esplor-valoron. Kontrastante kun nacilingvoj, oni povas multe inspirighi el la internacia lingvo. Dank' al la aparta rolo de Esperanto, el la studado de ghi, oni povas profiti en multaj flankoj, ekzemple, dum la studado de la lingva universaleco, esenco, perspektivo (la estonta lingvo), la formoj kaj signifoj de lingvo, lingvaj tipoj kaj lingva edukado, kaj la rilatoj inter lingvo kaj penso, nacio, socio, individuo, kredo k.a. Aliflanke, la disvolvighado de Esperanto mem ankau postulas, ke lingvistoj ghin esploru por perfektigi la teorian sistemon de esperantologio kaj richigi la gheneralan lingvistikon.

Por ni MT-esploristoj, Esperanto havas sian pluan specialan signifon, t.e. ghia valoro de pontolingvo dum la mashintradukado inter naciaj lingvoj.[1] Ni povas pritrakti chi tiun temon de du anguloj: 1) difini iun subaron de Esperanto kiel MT-pontolingvon kaj samtempe iun helpan altformalan interlingvon. Kun la helpo de ili, oni povas facile realigi mashinan tradukadon inter pluraj paroj de lingvoj, precipe en indo-europa familio au en tia sistemo kia estas sistemo el la angla, la franca, la germana, la rusa kaj similajn (chiuj en indo-europa familio) en la chinan (neindo-europan); 2) suchi la avantaghojn de Esperanto por faciligi la kreon de nova MT-pontolingvo. 



___________________________________________________________________



[1] Vidu Sekcion 4 de "Nepre estos elkonstruita la nova babelo" (Liu Yongquan kaj Li Wei).

        3. CDC Sistemo: la EChA-interlingvo Enkorpiganta la Rezultojn de Sendependa Analizado


Antau ol difini nian sistemon CDC, ni unue prezentos ghian devenon kaj ghian teorian bazon.

CDC sistemo estas formala MT-interlingvo, pli adaptata al la bezonoj de sendependa analizado. Ghi estas shlosilo de EChA kaj en ghi enkorpighas nia vidpunkto al lingva strukturo kaj nia ghenerala ideo pri mashina tradukado. CDC devenis rekte de la Interelementa Sistemo [2] far miaj instruantoj. Forme CDC-elemento tre similas al interelemento kaj enhave ghin heredias kaj transformas. CDC prenas kiel sian bazon la Aksvortan Teorion [3]. Jen la chefaj vidpunktoj enkorpigataj en la sistemo CDC.

1) Sur la supra tavolo de frazo trovighas chefpropozicia predikato, kiu estas chefa akso por la frazo, kaj sekve kiu farighas reprezentanto de la tuta frazo. La tipa modelo por ajna kompleta frazo estas unuvorta imperativo:

              Venu! Come! !



Chiuj aliaj frazoj (escepte de nekompleta frazo kiel la senpredikata) generighas el la supra simpla formo tavole post tavolo:

              Venu! ... La studento venu chi tien! ... La studento, kiu parolis, venu chi tien! ...... 

Inverse, kunpremante ech plej malsimplan frazon tavole post tavolo, oni fine trovas sur la supra tavolo la chefpropozician predikaton:

              Come!     Let the student come here!     Let the student, who spoke, come here!

 

 

                                                    VENU            
                                                /             
                                        studento         tien   (!)
                                    /                     /
                                la          parolis      chi 
                                      /     /    
                                  (,)    kiu      (,)

2) Vorto povas rekte rilati supren kun nur unu vorto sed malsupren kun N (N>=0) vortoj. Tio estas la Direkte Rekt-rilata Vidpunkto pri frazstrukturo. La vorto, kiu rekte rilatas malsupren_un N vortoj, nomighas akso, kiu estas sur nefina nodo kiam N>0. La N vortoj mem ankau povas farighi aksoj por sia propra malsupra tavolo.

3) La chefakso chiam estas sur la unua (supra) tavolo, kaj sur la dua tavolo estas la vortoj, kiuj rekte rilatas supren kun la chefakso kaj malsupren kun vortoj sur la tria tavolo. Tiel cirkulas chiuj vortoj, kiuj respektive rilatas unu kun alia sur diversaj fraztavoloj. Teorie, frazo povas havi ajnan nombron da tavoloj.

4) Iuj malnociaj vortetoj (senfleksiaj vortoj, funkciaj vortoj, strukturaj vortoj, helpaj vortoj) ankau funkcias kiel aksoj. Ekzemple, en prepozicia sintagmo, la prepozicio estas la akso. Subjunkcio, kiel reprezentanto de la subpropozicio, estas ankau akso, kiu rekte rilatas supren kun la predikato de la chefpropozicio kaj malsupen kun la predikato de la subpropozicio.

5) CDC-cheno estas responda interlingva figuro de fontofrazo, do chiu vorto (inkluzive de interpunkcio) en la frazo devas kaj ankau povas havi sian propran CDC-elementon. 

Jen estas la du bazaj principoj por nia CDC-sistemo.

1) Tavolorekursiva principo: rekursive malkovri fraztavolojn ghis la fina. La rekursiveco manifestighas jene: 1. oni povas tavole analizi frazon malsupren de la supro (Bonvulu vidi EchA analizan algoritmon de la fontolingvo); 2. oni ankau povas tavole kunpremi frazon supren de la malsupro (Bonvolu vidi EChA generan algoritmon de la celolingvoj).

2) Elemento-al-vorta principo: efektivigi CDC-elementon sur chiu konkretan vorton. Frazo konsistas nur el frazemoj (vortoj, vortogrupoj, sintagmoj, propozicioj, k.a.), kiuj, grandaj au malgrandaj, lau nia opinio, estas chiam reprezentataj de siaj propraj aksvortoj. Frazo, reprezentata de la chefakso, estas unu ekstremo de dinamika rekursiva procedo, kaj vorto, la alia ekstremo. Inter la du ekstremoj estas diversaj tiel-nomataj tavoloj.

Do, nun ni difinu nian CDC-sistemon jene:

1. CDC-sistemo estas aro de CDC-elementoj.

2. CDC-elemento estas aro de jenaj 6 informoj: morfologia / rilata / noda / situa / tavola / chena

3. < Morfologia informo > ::= { < vortospeco >, < kazo >, < nombro>, < tenso >, < vocho >, < modo >, < nepredikatajho >, < aspekto >, < persono >, ... }

4. < Vortospeco > ::= { N, V, A, F, P, Z, C, K, B }

N = Substantivo, V = Verbo, A = Adjektivo, F = Adverbo, P = Prepozicio

Z = Helpvorto, C = (kunordiga) Konjunkcio, K = Subjunkcio, B = Interpunkcio


< Kazo > ::= { Nekazo, Nominativo, Akuzativo }

< Nombro > ::= { Nenombro, Singularo, Pluralo }

< Tenso > ::= { Netenso, Prezenco, Preterito, Futuro }

< Vocho > ::= { Nevocho, Aktivo, Pasivo }

< Modo > ::= { Nemodo, Indikativo, Kondicionalo, Volitivo }

< Nepredikatajho > ::= { Ne-nepredikatajho, Participo, Infinitivo }

< Aspekto > ::= { Neaspekto, Kontinuo, Perfekto, malperfekto }

< Persono > ::= { Nepersono, Unuapersono, Duapersono, Triapersono }


4. < Rilata informo > ::= { S, W, O, D, F, B, T, I, C, L, M, A, Z, V, R }

S = Subjekto, W = Predikato, O = Objekto, D = Epiteto,

F = Adjekto, B = Komplemento, T = Apozicio, I = Sendependa elemento 

C = Kunordiga elemento, L = Komenco de propozicio,

M = Fino de propozicio, A = Komenco de parentezo, 

Z = Fino de parentezo, V = Nestruktura elemento, R = fino de frazo 


[ KLARIGO ] Epiteto en CDC-sistemo ekskluzivas la elementojn modifantajn adjektivon au adverbon, kiuj en nia sistemo apartenas al adjekto.


5. < Noda informo > ::= { J, < nefina nodo > }

J = Fina nodo

< Nefina nodo > ::= { S, O, D, B, K, X, Y }

S = Nodo de subjekto-propozicio, O = Nodo de objekto-propozicio

D = Nodo de epiteto-propozicio, B = Nodo de komplemento-propozicio

K = Nodo de alia propozicio, X = Nefina verbeca nodo

Y = Alia nefina nodo

6. < Situa informo > ::= { Q, H, G }

Q = Antau sia akso, H = Malantau sia akso

G = Akso

7. < Tavola informo > ::= { Netavolo, < natura nombro > }

< Natura nombro > ::= { 1, 2, 3, ... }

8. < Chena informo > ::= { < dekstra cheno >, < maldekstra cheno > }

< Dekstra cheno > ::= { Nedekstracheno, N }

N = Iu natura numero inter komenco kaj fino de frazo

< Maldekstra cheno > ::= { Nemaldekstracheno, 99, N }


[ KLARIGO ] Maldekstra cheno estas marko de kunordiga vorto. Ni rigardas la plej dekstran vorton kiel reprezentanton (akson) de kunordigajhoj, kies plej maldekstra vorto estas markata de 99. Kun enkonduko de maldekstra cheno en nian CDC-sistemon, ni sufiche bone solvi la problemon de kunordigajhoj, kiuj nun same kiel aliaj frazemoj partoprenas en la analizo kaj kunpremo de la frazo.

Jen ekzmplo de frazo (004) analizita per nia interlingvo CDC:

( Ni ellasis morfologian informon. La aliaj informoj vicighas jene: rilato / nodo / situo / tavolo / maldekstra cheno / dekstra cheno FJQ 05 00 02 --> Adjekto / Fina nodo / Antau akso / Sur 5-a tavolo / Sen kunordigajho (00 estas nemaldekstracheno) / Kun dekstra cheno 02 )

 

            Pli               poste             ,                 kiam              la                sciodisketoj
  
英语:      More              later             ,                 when              the               knowledge-disks
  
汉语:                      以后                               (...)                            微型知识磁盘
  CDC
:    FJQ 05 00 02      FYQ 04 00 17      LJQ 05 00 04      FKQ 04 00 17      DJQ 07 00 06      SYQ 06 00 07

 

            estis             eltrovitaj        ,                 la                plenan            indikaron [:目的格]
            had been          found out         ,                 the               full              indication 
            
                发明了             ,                                   全套               指令集合
            WBH 05 00 04      BJH 06 00 07      MJH 05 00 04      DJQ 05 00 12      DJQ 05 00 12      OYQ 04 00 17                  

 

            ,                 endiskigitan      ,                 oni               metis             en 
            ,                 endisked          ,                 people            put               into
            ,                 
所写入磁盘的        ,                 人们                               (...里面)
            AJQ 06 00 14      DYH 05 00 12      ZJH 06 00 14      SJQ 04 00 17      WXG 03 99 20      BYH 04 00 17

            mashinojn         kaj               ili               tiamaniere        povis             en
            machines          and               they              therefore         could             in
            
机器                                 它们               这样                               (...里面)
            OJH 05 00 18      CJQ 02 17 23      SJQ 02 00 23      FJQ 02 00 23      WXG 01 20 00      FYQ 03 00 27

 

            si                mem               akumuli           sciencan          stokon            ,
            them-             selves           accumulate        scientific        stock             ,
            
自己               本身               积累               科学               贮蓄               ,
            BYH 04 00 24      BJH 05 00 25      BXH 02 00 23      DJQ 04 00 29      OYH 03 00 27      VJQ 05 00 32

            pli               grandan           ol                la                homa              cerbo             
            more              great             than              the               man's             brain             
            
                                                                  人的               头脑               
            FJQ 05 00 32      DYH 04 00 29      FYH 05 00 32      DJQ 07 00 36      DJQ 07 00 36      BYH 06 00 33


Esence, CDC spegulas rektan rilaton inter diversaj vortoj sur diversaj tavoloj. Al ghusta struktura arbo de frazo valore egalas CDC-cheno, lau kiu oni povas facile skizi la respondan arbon.

Eksperimento jam pruvis, ke sufiche efikas CDC-sistemo kiel mashintraduka interlingvo enkorpiganta rezulton de sendependa analizado.



___________________________________________________________________



[2] Pri Interelementa Sistemo, legu:

Liu Yong-quan, Liu Zhuo kaj Gao Zu-shun "Komparado inter la nova projekto kaj la malnova pri mashintraduka sistemo el la rusa en la chinan" ( << La China Lingvistiko >>, 1962.2 )

Liu Yong-quan "Interelementa Sistemo en la mashina tradukado el fremdaj lingvoj en la chinan" ( << La China Lingvistiko >>, 1982.2 )

Liu Zhuo "Tri mashintradukaj eksperimentoj"

[3] Pri Aksvorta Terio, vidu:

Liu Yong-quan, Liu Zhuo kaj Gao Zu-shun "Komparado inter la nova projekto kaj la malnova pri mashintraduka sistemo el la rusa en la chinan" ( << La China Lingvistiko >>, 1962.2 )

Liu Yong-quan, Liu Zhuo kaj Gao Zu-shun "La problemo pri vortordo en mashintradukado" ( << La China Lingvistiko >>, 1965.3 )

4. Mashinaj Vortaroj kaj Tabeloj en EChA Sistemo, Framo de Frazkampo


Chiuj vortaroj kaj vortotabeloj en EChA estas hazardaj datumrikordaroj en BASIC. Ili havas siajn respektivajn arojn de programoj por sin revizii kaj ekspansiigi. Jen difinoj pri la vortaroj kaj tabeloj. 

1) Vortaro 1: vortaro pri fleksiaj vortokorpoj

vortokorpo / logika speco / transitiveco / sekvateco de infinitivo / regato / chifro por la china senco de regato / semantika trajto / rikorda numero por eniri tabelon 1 / rezerva loko / china senco / china trajto / angla senco / angla trajto 

< Logika speco > ::= { N, V, A, F, P, C, K, T, R, S, W, E, D, X } 

N = Nomo, V = Verbo, A = Adjektivo, F = Adverbo, P = prepozicio, C = Konjunkcio kaj interpunkcio, K = K-tipa kerelativa vorto, T = T-tipa korelativa vorto, R = Alia korelativa vorto, S = Numeralo, W = Persona pronomo, E = Liga verbo, D = Artikolo, X = Chiopova vorto 

[ KLARIGO ] Logika speco montras la malshanghan (logikan) vortospecon. En Esperanto, kiel chiuj scias, (gramatika) vortospeco estas shanghebla, kiu decidatas nur per fortrancho de la finajho. Tamen, chiu vorto havas sian bazan neshangheblan specon, reflektantan logikan trajton en la profunda strukturo de la vorto. Gramatika speco estas derivata el la logika speco per adicio de finajho nur por montri sintaksan trajton en la surfaca strukturo de la vorto.


< Chifro por la china senco de regato > ::= { 0, 1, 2, 3, ... }

0 = Nulsenco, 1 = 给, 2 = 以, 3= 到


< Semantika trajto > ::= { HM, LK, TM, FX, ... }

HM = Homo, LK = Loko, TM = Tempo, FX = Direkto 


< China trajto > ::= { "...以后", "...的", "使...", "把...", "给...", "...下", "...上", "...里", "...时", Plursignifa trajto, Vortogrupa trajto, ... }


[ KLARIGO ] China trajto montras la chinan strukturan karakteron de la vorto kaj ghi ankau estas informo por retorike generi la chinan vorteton.


< Angla trajto > ::= { Neregula trajto, Finajhoduobla trajto, Neshangha trajto, ... }

[ KLARIGO ] Angla trajto estas informo por morfologie generi la anglan vortofinajhon.


2) Vortaro 2: vortaro pri senfleksiaj vortoj


Krom la informoj en vortaro 1, chi vortaro plue inkluzivas parton da CDC-informoj, ekzemple vortospeco, kazo, nombro, rilato, situo, nodo. Kial oni povas elskribi parton da tiuj hazardaj informoj en vortaron 2 ech antau analizo? Ghi estas decidata de la trajto de senfleksiaj vortoj. Ekzemple, prepozicio estas chiam sur nefina nodo (Nodo: Y) dum primitiva adverbo kaj chiopova vorto chiam sur fina nodo (Nodo: J). La chiopova vorto ECH eterne antauas sian akson (Situo: Q). La primitiva vorto JAM funkcias en chia okazo kiel adjekto (Rilato: F). La subjunkcio KE enkondukas propozicion substantivecan (Vortospeco: K, Nodo: K), kaj chiam malantauas sian akson (Situo: H). Artikolo LA epitetighas (Rilato: D), antauas sian akson (Situo: Q) kaj suras sur fina nodo (Nodo: J). 


3) Vortaro 3: vortaro pri vortogrupoj


Chi vortaro pritraktas idiotismon kaj la similajn. En internacia lingvo ne estas tiel multe da idiotismoj kiel en naciaj lingvoj, do nia vortaro responde ne tre grandas. Inkluzivi koim da vortogrupoj en la vortaro dependas en granda grado de kontrasta diferenco inter fontolingvo kaj celolingvo. Jus pli parencas la intera rilato, des malpli da vortogrupoj necesas inkluzivighi char la esprimoj inter la du lingvoj tre similas unu al alia. En nia EchA estas nur vortogrupa vortaro el Esperanto en la chinan, dum tute ne instalighis tia en la anglan. 

Ekzemploj de vortaro 3:

MALFERMA(JN) AUTO(JN) ----- 敞蓬汽车 ( Rf: OPEN CAR(S) ) Rf = Referencu

SOMERA(JN) FERIO(JN) ----- 暑假 ( Rf: SUMMER HOLIDAY(S) )

LA ANGLA(N) LINGVO(N) ---- 英语 ( Rf: THE ENGLISH LANGUAGE 

) LA GRANDA(N) MURO(N) ---- 长城 ( Rf: THE GREAT WALL )

HOMA(N) SVARMO(N) ---- 人群 ( Rf: MAN'S SWARM )

FACILA(N) VENTO(N) ---- 顺风 (Rf: EASY WIND )




4) Vortotabelo 1: tabelo por diferencigi signifon lau vortospeco


Estas tre necese starigi chi tabelon por mashintradukado prenanta Esperanton kiel fontolingvon. Kun ghi ege malpezighas la shargho de plursignifondiferencigo dum sintezado. Vortoj en la tabelo estas tiuj, kies esprimoj en celolingvo shanghas nur pro la malsamo inter ilia gramatika speco kaj logika speco kaj la shangho ne lauas morfologiajn transferajn regulojn. Ekzemple, ni akceptas en la tabelon MATEMATIK-A(JN) anstatau HOM-A(JN), char la angla esprimo por tiu antaua estas MATHEMATICAL anstatau MATHEMATICS', kaj en la okazo de tiu chi lasta la esprimoj en la celolingvoj estas MAN-'S kaj 人-的, kiuj povas ghuste generighi lau la reguloj: 1. X-a(jn) ---> X-'s; 2. X-a(jn) ---> X-的. ( 的 en la china lingvo estas struktura helpvorteto, kiu funkcie similas al posesiva au adjektiva finajho en aliaj lingvoj kaj kiu tial sintakse farighas simbolo por epiteto.) En vortaro 1 estas jam eldonita rikorda numero (adreso por rikordo en hazarda datumrikordaro) por tiuj vortoj, kiuj necesas eniri tabelon 1, tial la sistemo simple serchas la rikordon lau la adreso. Vershajnas al mi, ke estas rekomendinde preni rikordan numeron por hazarda datumrikordaro kiel kodon de la vorto dum programigado per la komputera lingvo BASIC.


Ekzemploj:


En vortaro 1 


ATING(-I): ACHIEVE / 达到

EKZEMPL(-O): EXAMPLE / 例子

KOMENC(-I): BEGIN / 开始 

MEZUR(-I): MEASURE / 测量

OKAZ(-I): HAPPEN / 发生

SCI(-I): KNOW / 知道

TIP(-O): TYPE / 型号

En tabelo 1


ATING-O(JN): ACHIEVEMENT / 成就 

EKZEMPL-E: FOR EXAMPLE / 例如 

KOMENC-E: AT BEGINNING / 开始时 

MEZUR-O(JN): MEASUREMENT / 尺寸 

OKAZ-O(JN): OCCASION / 场合 

SCI-O(JN): KNOWLEDGE / 知识 

TIP-A(JN): TYPICAL / 典型的 


5) Vortotabelo 2: tabelo pri la anglaj senregulaj vortoj


Tabelo 2 ne malsamas de senregula tabelo en apendico de ghenerala angla vortaro. Nur por simpleco, ni ambauigas la verbotabelon kaj substantivotabelon en unuon. Chi tabelo pretas por esti konsultata dum generado de la anglaj finajhoj.


Tabelo 2


Originalo / Preterito / Preterita participo / Pluralo de substantivo


BEAT / BEAT / BEATEN

BECOME / BECAME / BECOME

... / ... / ... / ... 

CHILD / ... / ... / CHILDREN 

... / ... / ... / ... 


Fine, ni skizu la framon de frazkampo en EChA:


vortonumero por celolingvo / tiuj informoj kiel en vortaro 1 / CDC-informoj / prilaborita marko / marko de senfleksia vorto / revicigaj informoj por celolingvo / ... 


[ KLARIGO ] vortonumero (por celolingvo) estas uzata por samnumerigi frazemen dum kunprema prilaborado supren de la malsupro en sintezo de celolingvoj. 


5. Morfologia Analiza de Esperanto: Algoritmo por Fortranchi Gramatikajn Finajhojn, Diskutado pri Neceseco de Fortrancho de Afiksoj

    Fontolingva analizo dividighas ghenerale en du partoj: morfologia analizo, kies objekto estas la ajho <= vorto, kaj sintaksa analizo, la kies estas la ajho >= vorto kaj <= frazo, t.e, tielnomata frazemo. La fina celo de tiuj analizoj estas por eltrovi ghustan CDC-elementon por chiu vorto. En chi tiu sekcio, ni unue temu pri formologia analizo, kaj poste diskutu pri vortfarada analizo.

    La chefa tasko de morfologia analizo pri Esperanto estas establo de algoritmo por fortranchi gramatikajn finajhojn. En Esperanto ne ekzistas morfologia samformajho, tial, kiam finajhoj ghuste fortranchighas, la morfologia analizo bone plenumighas tuj. Jen la algoritmo en EChA.

                     Algoritmo por fortranchi Esperantajn gramatikajn finajhojn

 (1) Se la fina litero estas -O, do konkludu "Substantivon / Nominativon / Singularon",  konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero O kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (12).

(2) Se sukcesas en konsulto al la vortaro, do akiru la informojn en la frazkampon kaj finighu la prilaborado de la vorto; alie iru al pasho (3).

(3) Se la finaj du literoj estas -AD, do konkludu "AD-tipan", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la finaj literoj AD kaj iru al pasho (4); alie, iru al pasho (5).

(4) Se sukcesas en konsulto al la vortaro, do akiru la informojn en la frazkampon kaj finighu la prilaborado de la vorto; alie iru al pasho (11).

(5) Se la finaj tri literoj estas -ANT, do konkludu "Participon / Aktivon / Kontinuon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la finaj literoj ANT kaj iru al pasho (4); alie, iru al pasho (6).

(6) Se la finaj tri literoj estas -INT, do konkludu "Participon / Aktivon / Perfekton", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la finaj literoj INT kaj iru al pasho (4); alie, iru al pasho (7).

(7) Se la finaj tri literoj estas -ONT, do konkludu "Participon / Aktivon / Malperfekton", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la finaj literoj ONT kaj iru al pasho (4); alie, iru al pasho (8).

(8) Se la finaj du literoj estas -AT, do konkludu "Participon / Pasivon / Kontinuon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la finaj literoj AT kaj iru al pasho (4); alie, iru al pasho (9).

(9) Se la finaj du literoj estas -IT, do konkludu "Participon / Pasivon / Perfekton", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la finaj literoj IT kaj iru al pasho (4); alie, iru al pasho (10).

(10) Se la finaj du literoj estas -OT, do konkludu "Participon / Pasivon / Malperfekton", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la finaj literoj OT kaj iru al pasho (4); alie, iru al pasho (11).

(11) Konkludu "Novan vorton", rezervu la konkludon el la finajhfortrancho, kopiu la vorton en la celofrazon kaj finighu la prilaborado de la vorto.

(12) Se la fina litero estas -', do konkludu "Subsantivon / Nominativon / Singularon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero ' kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (13).

(13) Se la fina litero estas -A, do konkludu "Adjektivon / Nominativon / Singularon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero A kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (14).

(14) Se la fina litero estas -E, do konkludu "Adverbon / Nominativon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero E kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (15).

(15) Se la fina litero estas -J, do konkludu "Nominativon / Pluralon", fortranchu la finan literon J kaj iru al pasho (16); alie, iru al pasho (18).

(16) Se la fina litero estas -O, do konkludu "Substantivon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero O kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (17).

(17) Se la fina litero estas -A, do konkludu "Adjektivon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero A kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (11).

(18) Se la fina litero estas -N, do konkludu "Akuzativon", fortranchu la finan literon N kaj iru al pasho (19); alie, iru al pasho (23).

(19) Se la fina litero estas -J, do konkludu "Pluralon", fortranchu la finan literon J kaj iru al pasho (16); alie, iru al pasho (20).

(20) Se la fina litero estas -O, do konkludu "Substantivon / Singularon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero O kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (21).

(21) Se la fina litero estas -A, do konkludu "Adjektivon / Singularon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero A kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (22).

(22) Se la fina litero estas -E, do konkludu "Adverbon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero E kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (11).

(23) Se la fina litero estas -S, do iru al pasho (24); alie, iru al pasho (30).

(24) Se la finaj du literoj estas -AS, do konkludu "Prezencon", fortranchu la finajn literojn AS kaj iru al pasho (28); alie, iru al pasho (25).

(25) Se la finaj du literoj estas -IS, do konkludu "Preteriton", fortranchu la finajn literojn IS kaj iru al pasho (28); alie, iru al pasho (26).

(26) Se la finaj du literoj estas -OS, do konkludu "Futuron", fortranchu la finajn literojn OS kaj iru al pasho (28); alie, iru al pasho (27).

(27) Se la finaj du literoj estas -US, do konkludu "Kondicionalon", fortranchu la finajn literojn OS kaj iru al pasho (29); alie, iru al pasho (32).

(28) Konkludu "Indikativon" kaj iru al pasho (29).

(29) Konkludu "Verbon / Predikaton / Aktivon", konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj kaj iru al pasho (2).

(30) Se la fina litero estas -I, do konkludu "Verbon / Infinitivon",  konsultu la vortaron pri fleksiaj vortoj post fortrancho de la fina litero I kaj iru al pasho (2); alie, iru al pasho (31).

(31) Se la fina litero estas -U, do konkludu "Volitivon", fortranchu la finan literon U kaj iru al pasho (29); alie, iru al pasho (32).

(32) Konsultu la vortaron pri senfleksiaj vortoj (char ne ekzistas finajho). Se sukcesas, do akiru la informojn en la frazkampon kaj finighu la prilaborado de la vorto; alie, konkludu "Substantivon / Propran nomon" kaj iru al pasho (11).

   [ KLARIGO ] La 16-a regulo de la fundamenta gramatiko de Esperanto diras: "La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauigata per apostrofo." Tio ofte okazas en poemoj, ekzemple MOND' (103) ("La Espero"). Ni pritraktas ghin en pasho (12). (Artikolo LA au L' estas senfleksia vorto, kiu ne necesas eniri la algoritmon kaj pri kiu EChA rekte kaj sukcese konsultos la vortaron pri senfleksiaj vortoj.)

    Tiu chi algoritmo, verdire, sufiche taugas por praktika MT-sistemo.

    Nun ni nin turnu al la problemo de vortfarada analizo, kiu tushas du punktojn: 1. pri algoritmo por fortranchi afiksojn (por derivajhoj); 2. pri la algoritmo por tranchi kunmetajhojn.  En la kuranta EChA sistemo, bedaurinde, ni ilin ambau ekskluzivas. En EChA vortaroj konsultighas nur vortokorpoj (t.e, senfinajh-vortoj), inkluzive de kunmetajh-korpoj. La prilaborata vorto nur bezonas fortranchon de sia gramatika finajho antau ol sin trovi en vortaro. Estas menciende, ke tia rimedo ne estas tute ghusta kaj ghi facile funkcias nur por malgranda eksperimento. Se temus pri praktika sistemo, ni devus starigi algoritmojn por pritrakti hazardajn derivajhojn kaj kunmetajhojn, char en internacia lingvo Esperanto tre libera estas la vortfarado. Tamen, nekiel la algoritmo por fortranchi gramatikajn finajhojn, la algoritmoj por fortranchi afiksojn kaj tranchi kunmetajhojn ne estas deviga pasho en la unua linio. Post fortrancho de finajho, la prilaborata vorto unue eniras vortaron, se malsukcesus la provo ghi tiam eniras la algoritmojn. Pri plejmulto da ofte-uzataj derivajhoj kaj kunmetajhoj, ili ne necesas preni la postan pashon char la vortaro jam ilin inkluzivas. En la okazo de kunmetajho, ni nuntempe nur povas desegni algoritmon por kunmetajho kun apostrofo. Pri derivajho, char en Esperanto sufiksoj povas sinadicii (teorie senlime), sed ghenerale nur povas havi po unu prefikso pri unu vorto, do la prilabora procezo devas iri jene:

(……)

6. Sintaksa Analizo pri Esperanto

    Sintaksa analizo pri la fontolingvo Esperanto en EChA konsistas el du linioj (la dua kaj tria).

    En la dua linio, EChA analizas senfleksiajn vortojn, kio estas unu el la plej malfacilaj partoj en nia sistemo. La reguloj por chiu senfleksia vorto sendependas unu de alia, tiamaniere se ni korektos au ekspansiigos regulojn por unu vorto, la alivortaj reguloj restos senshanghe. Chi linio ankorau ne sendependas de celolingvoj. Verdire, ni ech ne scias, chu la analizo pri senfleksiaj vortoj finfine povas -- kaj se povus, chu necesus, ankau preni la sendependan (de celolingvo) principon. Efektive, nia dependa analizo pri senfleksiaj vortoj ege malpezigas la sharghon por sintezaj linioj.

    Tamen, la tria linio por pritrakti fleksiajn vortojn alte logikas kaj tute sendependas de ajna celolingvo. Ghi estas kompleta lingvanaliza modelo, konsistanta el unu chefprogramo kaj kelkaj subprogramoj kies kerno estas la verbanaliza algoritmo. La chefprogramo decidas etendighon kaj vicon de la prilaborotaj sintagmoj au grupoj, por ke ili pretu eniri la verbosubprogramon. Tial por garantii la gheneralecon de la sistemo, la chefprogramo devas ghuste tranchi diversajn Esperantajn frazojn en konvenajn partojn, kion lau la eksperimenta rezulto bone efektivigis nia sistemo EChA. La chefa parto en linio 3 estas la verbosubprogramo. Verbo inkluzivas participon kaj infinitivon. Dum la verbosubprogramo funkcias, ghi ofte bezonas voki aliajn subprogramojn, kaj la logika rialto inter la subprogramoj estas klara.

    La eksperimento pruvas, ke automatan analizon pri diversaj Esperantaj frazoj realigas tre efike la du programolinioj en EChA, -- unu frontas al senfleksiaj vortoj, la alia al fleksiaj vortoj; unu pritraktas lingvan individuecon, la alia lingvan komunecon; unu estas konkreta kaj la alia abstrakta.

 7. Morfologia Sintezo pri la Angla Lingvo, Morfologia Retoriko pri la China Lingvo, Diferencigo de Plursignifo


Algoritmo por adicii finajhojn estas kontraua procezo de la algoritmo por fortranchi finajhojn.?Ne estas malfacile desegni tian kompletan algoritmon por la angla lingvo konvenan al praktika sistemo, char la angla fleksio estas simpla. Dum EChA adicias finajhojn por la celolingvo angla, samtempe ghi insertas necesajn vortetojn por la china celolingvo, kio ghenerale tiel-nomatas morfologia retoriko. 

La kontrasta diferenco inter fontolingvo kaj celolingvo estas baza lauo por lingva transferado kaj generado. Tia kontrasta diferenco povas resumighi en jenajn tipojn: 1) unu-al-unu; 2) unu-al-plur; 3) plur-al-unu; 4) esto-al-malesto; 5) malesto-al-esto. Kiel ekzemplon, ni citu la morfologian transferadon el Esperanto en la anglan.

1) Uun-al-unu

Esperanta derivita adverbo ( la vortokorpo kies logika speco estas adjektivo + "-E" )
------> la angla responda adjektivo + "-LY"

Ekz: diligent-E ---> diligent-LY; serioz-E ---> serious-LY; sincer-E ---> sincere-LY (063)

Escepte: bon-E ---> well (045) ( Ne estas good-LY. EChA ghin pritraktas en tabelo 1. )


2) unu-al-plur

Esperanta infinitivo ------> la angla infinitivo kun au sen TO

Esperanta kondicionalo ( finighanta per "-US" )
------> anglaj tri formajhoj respektive por tempo estinta, kuranta kaj estonta

Ekz: 1. Se mi sci-US hierau, mi certe ven-US. (en estinteco)
---> If I HAD KNOWN yesterday, I certainly SHOULD HAVE COME.

2. Se vi est-US mi, kion vi far-US? (nuntempe) ---> If you WERE me, what WOULD you do? 

3. Se vi ven-US morgau, vi shin vid-US. (en setonteco) ---> If you SHOULD come tomorrow, you WOULD see her. 


Tio estas malfacilega kaj kauzas tiel-nomatan gramatikan plursignifon. Se la frazo ne havus tempo-adjekton, ech homoj ne povus scii chu en estinteco au en kuranta tempo au en estonteco. EchA en chi tiu okazo prenas la anglan helpverbon "WOULD" anstatau la Esperantan finajhon "-US" (050). Tiamaniere la frazo estas ghuste komprenata, kvankam iam iomete malobservas la anglan gramatikon.? Alia tipa ekzemplo por unu-al-plur estas, ke la Esperanta prezenco "-AS" respondas al anglaj du formajhoj: nedifina prezenco au kontinua prezenco. Kvankam en Esperanto ja ekzistas kompleksa tenso ESTAS + x-ANTA(J), kiu ghuste repondas al la angla kontinua prezenco IS (AM, ARE) + x-ING, ?tamen la Esperanta shpara principo rekomendas uzi simplan formon plej multe eble anstatau kompleksan formon. Ni ankorau ne trovas sufiche solidajn formalajn regulojn por decidi kiam "-AS" devas esti tradukata per nedifina tenso kaj kiam per kontinua tenso. La kuranta EChA nun ciuokaze prenas la anglan nedifinan prezencon por anstatauigi la Esperantan simplan prezencon, kio rezultigas iugradan malfluecon en la angla esprimo sed ne tre influas ghustan komunikon.


Ekz: Kien vi ir-AS? (158) ---> To where DO you go? ( Kp: Where ARE you GOING? ) Kp = Komparu 

Chu kredas, ke mia koro flam-AS? (110) ---> Do believe, that my heart burn-S?

( Kp: Do you believe that my heart IS BURNING? )


3) Plur-al-unu


-ANTA kaj -ANTE ---> -ING ; -INTA kaj -INTE ---> HAVING + preterita participo;

-OTA kaj -OTE ----> TO BE + preterita participo; ktp.

Ekz: KURANTE sur la strato, li falis. (091) ----> RUNNING on the street, he fell.

Laboristoj estas KONSTRUANTAJ fabrikon. (015) ----> Workers are BUILDING factory.


4) Esto-al-malesto


La Esperanta malperfekta (estonta) futuro ESTOS x-ONTA(J) ------> la angla ?

Ekz: Mi ESTOS LEGONTA la libron kiam shi venos. (023)
---> I WILL ( au: WILL BE GOING TO ) read the book when she comes. 


5) Malesto-al-esto


La Esperanta ? ------> la angla perfekta-kontinua tenso "to HAVE BEEN + x-ING "

Ekz: Mi atend-AS vin chi tie du horojn. ---> I HAVE BEEN WAITING here for you for two hours.

Kp: I WAIT here for you for two hours.

I AM WAITING here for you for two hours.


En la unua parto de linio 4 estas la programo por diferencigi vortoplursignifon. Estas tre facile skribi tian programon per la komputera lingvo BASIC. Jen estas ekzemploj de la programo:


1) LUDI 玩 / 打(各类球) / 拉(提琴, 胡琴) / 弹(钢琴) / 吹(口琴)
2120 IF VT$(GC)<>"1" THEN HY$(GC)="玩": GOTO 2160
( Se la prilaborata vorto estas netransitiva do konkludu "玩", iru al 2160. )
2130 IF HY$(ZC)="胡琴" OR RIGHT$(HY$(ZC),4)="提琴" THEN HY$(GC)="拉": GOTO 2160
(Se la serchita vorto estas "胡琴", au ghiaj lastaj 4 bitokoj estas "提琴" (inkluzive de 大 "提琴", 小 "提琴", 中音 "提琴", k.s), do konkludu "拉", iru al 2160.) 
2140 IF HY$(ZC)="钢琴" THEN HY$(GC)="弹": GOTO 2160
2145 IF HY$(ZC)="口琴" THEN HY$(GC)="吹": GOTO 2160
2150 IF RIGHT$(HY$(ZC),2)="球" THEN HY$(GC)="打"
2160 GC=GC+1: GOTO 1830 ( Prenu la sekvantan vorton, iru al 1830. )

2) BATI 打 / (心)跳动 1990 IF VT$(GC)="1" AND (RIGHT$(HY$(ZC),2)=心" OR HY$(ZC)="心脏") THEN HY$(GC)="跳动" ELSE HY$(GC)="打" 2000 GOTO 2160 3) OKAZI 进行 / 发生 / 召开 2450 IF RIGHT$(HY$(ZC),2)="事" THEN HY$(GC)="发生":GOTO 2160 2460 IF RIGHT$(HY$(ZC),2)="会" THEN HY$(GC)="召开":YY$(GC)="BE HELD": YTZ$(GC)="8": XX$(GC)="1" ELSE HY$(GC)="进行" 2470 GOTO 2160 


3) RIGARDI: LOOK AT / LOOK / WATCH (TV) / SEE (FILM)


2830 IF VT$(GC)<>"1" THEN YY$(GC)="LOOK": GOTO 2160
2840 IF YY$(ZC)="TELEVISION" OR YY$(ZC)="TV" THEN YY$(GC)="WATCH": GOTO 2160
2850 IF YY$(ZC)="FILM" THEN YY$(GC)="SEE": YTZ$(GC)="1" ELSE YY$(GC)="LOOK AT"
2860 GOTO 2160


4) NENIAM 从不 / 从未

3070 IF ST$(ZC)="2" THEN HY$(GC)="从未": HY$(ZC)=HY$(ZC)+"过": JG$(ZC)="9" ELSE HY$(GC)="从不"
3080 GOTO 2160


8. Vortrevicigo de la Celolingvoj


En la dua kaj la kvara linioj EChA jam parte ghustigis vortordon. Ekzemple:

CHIO (一切) CHI (这) ---> 这一切 (012); 

DOKTORO (博士) ZAMENHOF (柴门霍夫) ---> 柴门霍夫博士 (134); 


Vortrevicigo bezonata de la angla demanda au negacia frazo okazas samtempe dum la morfologia generado en linio 4, ekzemple:

NE (NOT) ESTIS (WERE) ---> WERE NOT (008);

CHU VIA (YOUR) AMIKO (FRIEND) ESTAS (IS) KURACISTO (DOCTOR) ? ---> IS YOUR FRIEND DOCTOR ? (039)


Ekde linio 5 EChA komencas panorame revicigi frazon lau gramatiko de celolingvo. Kun CDC-cheno kaj vortreviciga subprogramo, estas ne malfacile establi algoritmon por kunpreme generi ghustan celofrazon. Jen la skizaj pashoj:

(1) De la komenco ghis la fino de la prilaborata frazo, akiru vorton lauvice, ellasante la vorton kun jamprilaborita marko au sur nefina nodo. 

(2) Se la prilaborata vorto estas sur la supra tavolo kaj kun dekstra cheno 00, tio signifas, ke la sistemo jam kunpremis la frazon al chefakso, do finighu chi tie la prilaborado por la frazo.

(3) Se la prilaborata vorto bezonas revicigon, do iru al la reviciga subprogramo. 

(4) Marku la vorton per jamprilaborata informo, kaj laukondiche decidu chu au ne samnumerigi la vorton per numero de la akso. 

(5) Iru al subprogramo por kontroli chu chiuj gefratoj-vortoj de la vorto estas ankau jam prilaboritaj. 

(6) Se jes, do samnumerigu per numero de la akso la vorton kaj ghiajn chiujn gefratojn-vortojn, marku la akson per finnoda informo. 

(7) Reiru al pasho (1). 


Pri la angla lingvo nur estas unu okazo, en kiu estas necese revicigi la vortojn, t.e, la antaua objekto (Situo: Q) kaj malantaua subjekto (Situo: H) de transitivajho. La malantaua subjekto (Situo: H) de netransitiva predikato ghenerale ne bezonas revicigon (001)(029)(045)(058)(068)(121) (142)(157)(100)(106). Pri la china lingvo la problemo estas multe pli kompleksa, ni citu chefajn revicigajn regulojn jene:


(1) La subjekto de la (ekzistesprima) verbo ESTI bezonas situi malantau la akso ESTI. Krom tio, chiuj aliaj malantauaj subjektoj (Situo: H) inkluzive de plejmulto da subjekto-propozicioj devas vicighi antau la akson. 

(2) Pri la china transitiva verbo bezonanta vorteton "_" au "_" au similaj antau sia objekto, ghia objekto devas situi antau la verbo-akso post inserto de la necesa vorteto antau la objekto. Krom tio, chiuj aliaj antauaj objektoj (Situo: Q) devas vicighi malantau la akson.

(3) Malantauaj epiteto-propozicioj ne bezonas antauen-movon nur en du okazoj: 1. en la emfaza fraztipo ESTAS + X, KIU; 2. kiam la vorto-nombro de la propozicio > 15. Krom tio, chiuj aliaj malantauaj epitetoj (Situo: H) devas vicighi antau la akson. La vico de ghiaj gefratoj-epitetoj chefe dependas de iliaj semantikaj trajtoj, konkrete realighanta dum reviciga procezo per la tekniko de samnumerigo au ne.

(4) Adjekto-propozicio ghenerale restos en sia originala situo, nur estas pli bone antauenmovi la malantauan tempan adjekto-propozicion. Krom tio, chiuj aliaj malantauaj epitetoj devas vicighi antau la akson. La pritrakta principo por la gefratoj-adjektoj eatas sama kiel menciita en regulo (3). 

                                   BIBLIOGRAFIO

    1. Liu Yongquan, Gao Zushun kaj Liu Zhuo, "Enkonduko de Mashina Tradukado" ( Eldonejo Kexuepuji, 1964 )

    2. Liu Yongquan k.a. "La Mashina Tradukado en Chinio" ( Eldonejo Zhishi, 1984 )

    3. "La Elektita Traktataro pri Mashina Tradukado" ( Eldonejo Kexuejishuwenxian, 1979 )

    4. "Lingvo kaj Komputero" (1) ( Eldonejo Zhongguoshehuikexue, 1982 )

    5. "Lingvo kaj Komputero" (2) ( Eldonejo Zhongguoshehuikexue, 1985 )

    6. Wei Yuanshu kaj Xu Wenqi, "Gramatiko de Esperanto" ( Eldonejo Shanghaiwaiyujiaoyu, 1982 )

    7. Kalocsay-Waringhien, "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" ( Eldonejo Zhongguoshijieyu, 1984 )

    8. Zhang Daozhen, "Praktika Gramatiko de la Angla Lingvo" ( Eldonejo Shangwu, 1984 )

    9. Ye Feisheng kaj Xu Tongqiang, "Skeleto de Lingvistiko" ( Eldonejo Beijingdaxue, 1981 )

    10. Liu Yongquan kaj Li Wei, "Nepre Estos Elkonstruita la Nova Babelo -- Komputero kaj Esperanto", 1985, akademia traktato por la Unua China Kongreso de Esperanto

    11. Liu Zhuo, "Tri Mashintradukaj Eksperimentoj", 1980, academia traktato por la Unua China Kongreso de Mashina Tradukado

 

    12. Heinz Dieter MAAS, "Automata Tradukado en kaj el Esperanto" ( "Lingvo-kibernetiko kaj aliaj internacilingvaj aktoj de la IX-a Internacia Kongreso de Kibernetiko" pp. 75-81, 1982 Gunter Narr Verlag Tubingen )

    13. J. Chiau, "Lingvojn Komputere Prilaboru kaj Esperanton Mashine Tradukadu", 1985, akademia traktato por la Unua China Kongreso de Esperanto

 

Mi deziras chi tie eksprimi mian koran dankon al Profesoro Liu Yongquan kaj Profesoro Liu Zhuo. Sen ilia gvidado, mi tute ne povis plenumi mian eksperimenton pri EChA sistemo. Dekomence Profesoro Liu Yongquan subtenas entuziasme mian projekton pri EChA kaj donis multe da gvidaj konsiloj dum mia eksperimentado. Profesoro Liu Zhuo liveris al mi kelkajn algoritmojn de la elementaj operacioj pri mashina tradukado. Dankon ankau al Sinjorino Han pro shia helpo en la komputerochambro.

 

[附录一] EChA试验结果

(1) LA ORIGINALA TEKSTO / THE ORIGINAL TEXT / 
世界语原文  

    (001) TIEL EVOLUIGHIS PLI KAJ PLI LA PLANADO PER MASHINOJ . (002) TIUJ MASHINOJ KOMENCE NUR ELKALKULIS LA 
DIKTITAJN MATEMATIKAJN PROBLEMOJN , KONFORME AL LA ENPROGRAMIGO . (003) LA ELEKTRONIKAN PROGRAMIGON PRETIGIS 
HOMOJ . (004) PLI POSTE , KIAM LA SCIODISKETOJ ESTIS ELTROVITAJ , LA PLENAN INDIKARON , ENDISKIGITAN , ONI 
METIS EN MASHINOJN KAJ ILI TIAMANIERE POVIS EN SI MEM AKUMULI SCIENCAN STOKON , PLI GRANDAN OL LA HOMA CERBO 
. (005) KAJ SE TEMIS EKZEMPLE PRI LA PLANADO DE ELEKTROMOTORO , ONI ENMETIS LA SHABLONDISKETON DE LA 
ELEKTROMOTOR-PLANADO , DONIS LA INDIKOJN DE LA DEZIRATA MOTORO ( KILOVATO , TENSIO , ROTACIO , TIPO , KTP ) , 
(006) POST KIO LA MASHINO MEM PROGRAMIGIS SIN KAJ FARIS LA KALKULOJN . POST KELKAJ MINUTOJ GHI JAM PRETE 
ELDONIS LA MEZUROJN : LA DIAMETRON DE LA ROTACIA PARTO , GHIAN LONGON, LA MEZUROJN DE LA KANELOJ , DRATOJ , 
LA VOLVONOMBRON , ENTUTE CHION BEZONATAN . (007) ECH PLI : BALDAU ESTIS ATINGITE , KE LA MASHINO FARIS LA 
TUTAN DESEGNON KAJ TRANSDONIS GHIN AL LA FABRIKO . (008) KOMPRENEBLE TIUJ < DESEGNOJ > NE ESTIS IDENTAJ KUN 
NIAJ PAPERDESEGNOJ . (009) ILI ESTIS DISKETOJ , KIUJ ENTENIS CHIUN DETALON . (010) TIAMANIERE LA PLANADON KAJ 
FABRIKADON DE LA MASHINOJ JAM PLENUMIS SAME MASHINOJ . (011) ILI PLANIS LA MENDITAN MASHINON , FABRIKIS , ECH 
KONTROLPROVIS GHIN KAJ LA FUSHAN FORJHETIS . (012) SED CHIO CHI ANKORAU OKAZIS SUB HOMA GVIDADO KAJ PLEJ 
GRAVE ESTIS , KE CHIO CHI BAZIGHIS SUR LA HOMA SCIO .


LA TEKSTO TRADUKITA EN LA ANGLAN / THE TEXT TRANSLATED INTO ENGLISH / 
英语译文

    (001) SO DEVELOPED MORE AND MORE THE PLANNING BY MACHINES . (002) THOSE MACHINES AT BEGINNING ONLY 
CALCULATED OUT THE DICTATED MATHEMATICAL PROBLEMS , ACCORDING TO THE PROGRAMMING . (003) MEN PREPARED THE 
ELECTRONIC PROGRAMMING . (004) MORE LATER , WHEN THE KNOWLEDGE-DISKETTES HAD BEEN FOUND OUT , PEOPLE PUT THE 
FULL INDICATION , ENDISKED , INTO MACHINES AND THEY THEREFORE COULD IN THEMSELVES ACCUMULATE SCIENTIFIC STOCK 
, MORE GREAT THAN THE MAN'SBRAIN . (005) AND IF IT CONCERNED FOR EXAMPLE ABOUT THE PLANNING OF ELECTRIC MOTOR 
, PEOPLE INPUT THE SAMPLE DISKETTE OF THE MOTOR PLANNING , GAVE THE INDICATIONS OF THE DESIRED MOTOR ( 
KILOWATT , VOLTAGE , ROTATION , TYPE , ETC ) , AFTER WHICH THE MACHINE ITSELF PROGRAMMED ITSELF AND DID THE

CALCULATIONS . (006) AFTER SEVERAL MINUTES IT ALREADY READILY GAVE OUT THE MEASUREMENTS : THE DIAMETER OF THE 
ROTARY PART ,ITS LENGTH , THE MEASUREMENTS OF THE GROOVES , WIRES , THE WINDING NUMBER , IN TOTAL ALL 
REQUIRED . (007) EVEN MORE : SOON IT HAD BEEN ACHIEVED , THAT THE MACHINE DID THE TOTAL DESIGN AND OVERHANDED 
IT TO THE FACTORY . (008) OF COURSE THOSE < DESIGNS >  WERE NOT IDENTICAL WITH OUR PAPERDESIGNS . (009) THEY 
WERE DISKETTES , WHICH CARRIED ALL DETAIL . (010) THEREFORE MACHINES ALREADY FULFILED THE PLANNING AND 
MANUFACTURING OF THE MACHINES SAMELY . (011) THEY PLANNED THE ORDERED MACHINE , MANUFACTURED , EVEN EXAMINED 
IT AND THREW AWAY THE USELESS . (012) BUT ALL THIS STILL HAPPENED UNDER MAN'S GUIDING AND IT WAS MOST 
IMPORTANT , THAT ALL THIS WAS BASED ON THE MAN'S KNOWLEDGE .


LA TEKSTO TRADUKITA EN LA CHINAN / THE TEXT TRANSLATED INTO CHINESE / 
汉语译文

    (001) 
这样用机器设计越来越发展了。(002) 那些机器开始时仅仅按照输入程序计算出所命令的数学问题。(003) 人准
备了电子程序设计。(004) 更以后,当微型知识磁盘被发明了时,人们把所写入磁盘的全套指令集合放到机器里面,()们这
样能在自己本身里面积累比人的头脑更大的科学贮蓄。(005) 如果涉及例如关于电动机的设计, 人们输入了电动机设计的微
型样品磁盘, 给了所希望的电动机的指标(千瓦,电压,运转,型号,等等),在此以后机器本身把自己程序化了,做了计算。(006) 
在几分钟以后它已经就能给出尺寸:运转部分的直径,它的长度,槽纹,导线的尺寸,圈数,总之所需要的一切。(007) 甚至更:
快达到了,机器做了整个图样,把它转交到工厂。(008) 当然那些<图样>与我们的图纸不是一样的。(009) ()们是储有所
有细节的微型磁盘。(010) 这样机器已经同样地完成了机器的设计和制造。(011) ()们设计了所定购的机器,制造了,
至检验了它,把废的抛弃了。(012) 但是这一切仍然在人的指导下进行,最重要的是,这一切以人的知识作为基础.


(2) DIVERSAJ FRAZOJ / VARIOUS SENTENCES / 
各类文句

(016) KIAM MI ESTIS LUDANTA VIOLONON , MIA ONKLO VIZITIS NIAN HEJMON .
     WHEN I WAS PLAYING VIOLIN , MY UNCLE VISITED OUR HOME .
      
当我(当时)正在拉小提琴时,我的叔叔访问了我的家。

 

(020) MI ESTOS FININTA LA EKSPERIMENTON PRI MASHINA TRADUKADO POST KELKAJ MONATOJ .
     I WILL HAVE FINISHED THE EXPERIMENT ABOUT MACHINE'S TRANSLATING IN SEVERAL MONTHS.
      
我在几月以后将已经完成关于机器的翻译的实验。

 

(028) BABELO NE ESTIS ELKONSTRUITA.                        
     BABEL HAD NOT BEEN BUILT UP .
      
巴贝尔塔没有被建成。

 

(029) NEPRE ESTOS ELKONSTRUITA LA NOVA BABELO .
     ABSOLUTELY WILL HAVE BEEN BUILT UP THE NEW BABEL .
      
新巴贝尔塔必然地将被建成。

 

(040) KIAL VI LERNAS ESPERANTON ?
     WHY DO YOU LEARN ESPERANTO ?
      
为什么你学习世界语?

 

(044) NE PROKRASTU LA HODIAUAN LABORON GHIS MORGAU .
     DON'T PUT OFF THE TODAY'S WORK TILL TOMORROW .
      
别把今天的工作推迟到明天。

 

(045) KIEL BONE PENTRAS LA KNABO !
     HOW WELL THE BOY PAINTS !
      
男孩多么好地画画啊!

 

(048) KIU ESTAS LA AUTORO DE LA LIBRO , KIUN VI JHUS LEGIS ?
     WHO IS THE AUTHOR OF THE BOOK , WHICH YOU JUST READ ?
      
你刚刚读了的书的作者是谁?

 

(050) SE MI PARTOPRENUS EN VIA AMUZA AKTIVADO , MI ESTUS TRE GHOJA .
     IF I WOULD TAKE PART IN YOUR RECREATIONAL ACTIVITY , I WOULD BE VERY GLAD .
      
如果我参加你()的文娱活动,我会是很高兴的.

 

(056) CHU VI MEMORAS LA TAGOJN , KIAM NI KUNE STUDIS EN LA UNIVERSITATO ?
     DO YOU REMEMBER THE DAYS , WHEN WE TOGETHER STUDIED IN THE UNIVERSITY ?
      
你记得我们在一起在大学里面学习的日子吗?

 

(058) UNUIGHU PROLETOJ DE CHIUJ LANDOJ !
     LET PROLETARIANS OF ALL COUNTRIES UNITE !
      
让所有国家的无产者联合吧!

 

(061) KIEL SAGHA VI ESTAS !
     HOW WISE YOU ARE !
      
你是多么聪明啊!

 

(062) ESPERANTO ESTAS INTERNACIA HELPA LINGVO .
     ESPERANTO IS INTERNATIONAL HELP LANGUAGE .
      
世界语是国际辅助语言。

 

(067) LIA PROPONO ESTAS , KE NI CHIUJ LIBERE ELMETU NIAJN OPINIOJN .
     HIS PROPOSAL IS , THAT WE ALL FREELY OUTPUT OUR OPINIONS .
      
他的建议是,让我们所有人自由地提出我们的意见。

 

(068) MI NE SCIAS , KIAM KOMENCIGHOS NIAJ FERIOJ .
     I DON'T KNOW , WHEN WILL BEGIN OUR HOLIDAYS .
      
我不知道,我们的假日什么时候将开始。

 

(069) LA LIBRO , KIU KUSHAS SUR LA TABLO , ESTAS VERDA .
     THE BOOK , WHICH LIES ON THE TABLE , IS GREEN .
      
在桌子上躺的书是绿的。

 

(071) LA INFANO PLORAS , CHAR IU LIN BATIS .
     THE CHILD CRIES , BECAUSE SOMEBODY BEAT HIM .
      
小孩哭,因为某人打了他。

 

(078) LERNI ESPERANTON NE ESTAS MALFACILE .
     TO LEARN ESPERANTO IS NOT DIFFICULT .
      
学习世界语不是困难的。

 

(084) MI NE SCIAS , CHU VI POVAS PLENUMI TIUN CHI TASKON .
     I DON'T KNOW , WHETHER YOU CAN FULFIL THIS TASK . 
      
我不知道,是否你能完成这个任务。

 

(086) MULTAJ DIVERSLANDAJ ESPERANTISTOJ CHEESTOS LA UNIVERSALAN KONGRESON DE ESPERANTO OKAZONTAN PEKINE .
     A LOT OF VARIOUS COUNTRY'S ESPERANTISTS WILL ATTEND THE UNIVERSAL CONGRESS OF ESPERANTO TO BE HELD IN BEIJING .
      
许多不同国家的世界语者将参加在北京将召开的世界语的国际大会。

 

(089) LIA PROPONO ELEKTI NOVAN PREZIDANTON NE ESTIS AKCEPTITA .
     HIS PROPOSAL TO ELECT NEW PRESIDENT HAD NOT BEEN ACCEPTED .
      
他的选举新总统的建议没有被接受。

 

(090) SHI ESTAS LA PLEJ BELA EL LA KNABINOJ .
     SHE IS THE MOST BEAUTIFUL OF THE GIRLS .
     
她在女孩里面是最漂亮的。

 

(092) FALINTE , LI NE POVIS RELEVIGHI .
     HAVING FALLEN , HE COULD NOT GET UP .
      
摔倒了,他不能重新起来。

 

(093) FORIRONTE , LI PREMIS MIAN MANON .
     TO GO AWAY , HE SHOOK MY HAND .
      
将要离去,他握了我的手。

 

(098) MI TRE AMAS ESPERANTON , MI PLI AMAS ESPERANTISTOJN , MI PLEJ AMAS LA IDEALON DE ESPERANTO .
     I VERY MUCH LOVE ESPERANTO , I MORE LOVE ESPERANTISTS , I MOST LOVE THE IDEAL OF ESPERANTO .
      
我很爱世界语,我更爱世界语者,我最爱世界语的理想。

 

(116) NI LUDU , CHU BONE ?
     LET'S PLAY , ALL RIGHT ?
      
让我们玩吧,好吗?

 

(119) KIA MIRAKLO TIO ESTAS , KE NIAJ ANTIKVULOJ KONSTRUIS LA GRANDAN MURON NUR PER SIAJ DU MANOJ !
     WHAT MIRACLE IT IS , THAT OUR ANCESTORS BUILT THE GREAT WALL ONLY BY THEIR TWO HANDS !
      
我们的祖先仅仅用自己的两手建造了长城,这是怎样的奇迹啊!

 

(121) FORPASIS UNU TAGO , FORPASIS ANKAU LA DUA .
     PASSED AWAY ONE DAY , PASSED AWAY ALSO THE SECOND .
      
一天过去了,第二也过去了。

 

(122) CHU ESTAS EBLE , KE VI NENION SCIAS ?
     IS IT POSSIBLE , THAT YOU KNOW NOTHING ?
      
你不知道任何事,这是可能的吗?

 

(131) LA HOMON , PRI KIU VI PAROLAS , MI NENIAM VIDIS .
     I NEVER SAW THE MAN , ABOUT WHOM YOU SPEAK .
      
我从未看见过你提到的人。

 

(132) NI , ESPERANTISTOJ , DEVAS LABORI PLI ENERGIE OL IAM .
     WE , ESPERANTISTS , MUST WORK MORE HARD THAN EVER .
      
我们,世界语者,应该比任何时候更努力工作。

 

(133) SOMERE ESTAS TRE VARME .
     IN SUMMER IT IS VERY HOT .
      
夏天是很热的。

 

(134) DOKTORO ZAMENHOF NASKIGHIS LA 15-AN DE DECEMBRO EN 1859 .
     DOCTOR ZAMENHOF WAS BORN ON THE 15TH OF DECEMBER IN 1859 .
      
柴门霍夫博士1859年十二月的15号出生。

 

(135) SE VI SCIUS , KIU LI ESTAS , VI LIN PLI ESTIMUS .
     IF YOU WOULD KNOW , WHO HE IS , YOU MORE WOULD ESTEEM HIM .
      
如果你知道,他是谁,你更会尊敬他。

 

(136) CENTOJ DA MALFERMAJ AUTOJ NIN PORTIS AL LA CENTRA LENIN-STADIONO , MALRAPIDE MOVIGHANTE TRA LA HOMA SVARMO .
     HUNDREDS OF OPEN CARS CARRIED US TO THE CENTRAL LENIN STADIUM , SLOWLY MOVING THROUGH THE MAN'S SWARM .
      
成百敞篷汽车把我们带到中央列宁运动场,缓慢地通过人群运动。

 

(137) MI VIDIS , KE LI FALIS KAJ LIA VESTO MALPURIGHIS .
     I SAW , THAT HE FELL AND HIS CLOTHES BECAME DIRTY .
      
我看见了,他摔倒了,他的衣服弄脏了。

 

(139) MI SCIIS , KE LI NE FAROS , KION LI PROMESIS .
     I KNEW , THAT HE WOULD NOT DO WHAT HE PROMISED .
      
我知道,他将不做他允诺的。

 

(140) ESTAS PAULO , KIU ARANGHIS LA AFERON .
     IT IS PAULO THAT ARRANGED THE AFFAIR .
     
PAULO安排了事情。

 

(142) KUREGIS LA KNABO PER SIA TUTA FORTO , SED LI NE POVIS ATINGI LA PAPILION .
     RAN THE BOY BY HIS TOTAL STRENGTH , BUT HE COULD NOT ACHIEVE THE BUTTERFLY .
      
男孩用自己的整个力量狂奔,但是他不能达到蝴蝶。

 

(144) LI DONIS AL MI MULTAJN INSTRUAJN LIBROJN .
     HE GAVE ME A LOT OF TEACHING BOOKS .
      
他给了我许多教科书。

 

(145) CHU VI PAROLAS CHINE AU JAPANE ?
     DO YOU SPEAK IN CHINESE OR IN JAPANESE ?
      
你用中文还是用日文说话?

 

(151) NUR TIU NE ERARAS , KIU NENIAM ION FARAS .
     ONLY THAT PERSON IS NOT WRONG , WHO NEVER DOES SOMETHING .
      
仅仅从不做某事的那个人不犯错误。

 

(155) ESPERANTO ESTAS CHIES PROPRAJHO .
     ESPERANTO IS EVERYBODY'S PROPERTY .
      
世界语是所有人的财产。

 

(156) MI MEMORAS CHIUN , KIUN MI VIDIS .
     I REMEMBER ALL , WHOM I SAW .
      
我记得我看见了的所有人。

 

(157) ESTAS NENIU EN LA CHAMBRO .
     THERE IS NOBODY IN THE ROOM .
     
在房间里面没有任何人。

(3) DU POEMOJ / TWO POEMS / 
两首诗歌

    (099) LA ESPERO : ESPERANTISTA HIMNO ( POEMO FAR ZAMENHOF ) .

    (100) EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO , 
          TRA LA MONDO IRAS FORTA VOKO ; 
    (101) PER FLUGILOJ DE FACILA VENTO , 
          NUN DE LOKO FLUGU GHI AL LOKO .

    (102) NE AL GLAVO SANGONSOIFANTA , 
          GHI LA HOMAN TIRAS FAMILION ;
    (103) AL LA MOND' ETERNE MILITANTA , 
          GHI PROMESAS SANKTAN HARMONION . 


    (099) THE HOPE : ESPERANTIST'S HYMN ( POEM BY ZAMENHOF ) .

    (100) INTO THE WORLD CAME NEW FEELING , 
          OVER THE WORLD GOES STRONG VOICE ; 
    (101) BY WINGS OF EASY WIND , 
          NOW FROM PLACE LET IT FLY TO PLACE .
    (102) NOT TO SWORD BLOODTHIRSTY ,
          IT PULLS THE MAN FAMILY ;
    (103) TO THE WORLD EVER FIGHTING ,
          IT PROMISES SACRED HARMONY .


    (099) 
希望: 世界语者的颂歌 (柴门霍夫所作的诗歌)

    (100) 
新感觉来到了世界,
          
有力的声音走遍世界;
    (101) 
用顺风的翅膀,
          
现在让它从一个地方飞到另一个地方吧。

    (102) 
它不把人的家庭
          
引到渴血的刀剑; 
    (103) 
向永远战争着的世界,
          
它允诺神圣的和谐。

    (104) AL NIA KARA LINGVO ( FAR IU NOVA ESPERANTISTO ) .

    (105) LA LINGVO GRACIA , KARA MIA , 
          GHIS KIAM VI VENIS AL MI FINE FIN ?
    (106) ATENDIS SOIFE MI , ETERNE VIA , 
          MI AMAS VIN !

    (107) MI AMAS VIN VERE , PRUVU DIO , 
          KAJ MIA BON-KORO BATAS NUR POR VI ; 
    (108) NE PLU SEKRETETO ESTAS TIO : 
          VIN AMAS MI !

    (109) CHU KREDAS VI MIAN AMON MARAN ?
    (110) CHU KREDAS , KE MIA KORO FLAMAS ?
    (111) CHU KREDAS LA VORTON PURE KARAN : 
          VIN MI AMAS !

    (104) TO OUR DEAR LANGUAGE ( BY SOME NEW ESPERANTIST ) .

    (105) THE LANGUAGE GRACEFUL , MY DEAR , 
          TILL WHEN YOU CAME TO ME AT LAST ?
    (106) WAITED LONGINGLY I , EVER YOURS , 
          I LOVE YOU !

    (107) I LOVE YOU TRUELY , LET GOD PROVE , 
          AND MY GOOD HEART BEATS ONLY FOR YOU ;
    (108) NO LONGER THAT IS LITTLE SECRET : 
          I LOVE YOU !

    (109) DO YOU BELIEVE MY LOVE LIKE SEA ?
    (110) DO BELIEVE , THAT MY HEART BURNS ?
    (111) DO BELIEVE THE WORD PURELY DEAR : 
          I LOVE YOU !


    (104) 
献给我们的亲爱的语言(某新世界语者所作)

    (105) 
优美的语言,我的亲爱的,
          
到什么时候你最后来到了我这儿?
    (106) 
我渴望地等待,你的永远的,
          
我爱你!

    (107) 
我真实地爱你,让上帝证明吧,
          
我的善良的心仅仅为了你跳动;
    (108) 
那已经不再是小秘密:
          
我爱你!

    (109) 
你相信我的大海一样的爱吗?
    (110) 
相信,我的心燃烧吗?
    (111) 
相信纯粹地亲爱的词吗:
          
我爱你!

[ INDEKSO PRI TERMINARO ] Terminoj en tiu chi Artikolo



Formulo: Esperanta termino / x{y}: unue aperinte en linio y en pagho x / la angla esprimo / la china esprimo 



adjekto 9{3} adjunct, adverbial 状语 

adjektivo 6{26} adjective 形容词 

adreso por rikordo 20{11} record address (文件)记录地址 

adverbo 6{27} adverb 副词 

afikso 6{8} affix 词缀 

aglutina lingvo 6{8} agglutinating language 黏着语(言) 

aksvorto 13{20} axis-word 轴心词 

Aksvorta Teorio 12{8} Axis-word Theory 轴心词理论 

aktivo 14{8} active 主动态 

algoritmo 4{3} algorithm 算法 

analiza formajho 6{23} analitical form 分析形式 

analiza lingvo 7{10} analitical language 分析(性)语(言) 

(la) angla lingvo 1{1} the English language 英语 

antau-redakto 2{6} 译前编辑 

apostrofo 25{10} apostrophe 连字符 

apozicio 14{15} apositive 同位语 

artefarita lingvo 8{17} artificial language 人造语言 

artikolo 18{14} article 冠词 

aspekto 14{1} aspect 体 

automata tradukado 1{1} automatic translation 自动翻译 

celolingvo 1{11} target language 目标语言 

chefa akso 12{10} main axis 主轴心 

chefpropozicio 13{10} main clause 主句 

cheno 3{7} chain 链 

chifro 18{7} (= kodo) code 代码 

china ideografiajho 2{8} chinese character 汉字 

(la) china lingvo 11{16} the Chinese language 汉语 

chiopova vorto 18{15} all-powerful word 万能词 

rekursiva prilaborado 6{11} 递归加工 

deklinacio 6{6} declension 变格, 递变 

demanda frazo 32{5} interrogative sentence 疑问句 

derivajho 9{6} derivative 派生词 

derivi 18{19} to derive 派生 

dinamika rekursiva procedo 13{21} dynamic recursive process 动态递归过程 

Direkte Rekt-rilata Vidpunkto 12{24} 有向直接联系观点 

dua persono 14{12} second person 第二人称 

eksperimenta MT-sistemo 2{2} experimental MT system 实验(型)机译系统 

elmeti 2{3} to output 输出 

enmeti 3{1} to input 输入 

epiteto 14{14} attribute 定语, 修饰语 

Esperanto 1{1} Esperanto 世界语 

Esperanta shpara principo 29{8} 世界语的节约原则 

esperantologio 11{9} esperantology 世界语(语言)学 

figuro 13{11} 映射 

finajhformajho 6{20} ending form 词尾形式 

fina nodo 14{20} final node 终结节点 

fleksia formajho 7{1} inflectional form 屈折形式 

fleksia vorto 3{3} inflectional word 有形态变化的词 

fleksimanka lingvo 7{16} inflectionlacking language 形态缺乏的语言 

fleksio 6{15} inflection, inflexion 形态变化, 屈折 

fontolingvo 2{3} source language 源语 

fortranchi 3{2} to cut 削(尾) 

frazemo 13{19} 句素 

frazkampo 4{6} sentence field 句子(加工)场 

frazo 2{12} sentence 语句 

fraztipo 2{18} sentence type 句型 

fraz-al-fraza traduksistemo 2{4} sentence-for-sentence translation system 句对句翻译系统 

(la) franca lingvo 11{16} the French language 法语 

futuro 14{7} future tense 将来时 

generi 12{14} generate 生成 

(la) germana (lingvo} 11{16} the German language 德语 

ghenerala lingvistiko 11{9} general linguistics 普通语言学 

gramatika formajho 6{12} grammatical form 语法形式 

gramatika plursignifo 29{1} 语法多义 

gramatika speco 18{17} grammatical class 语法(词)类 

gramatika vorteto 7{10} grammatical word 语法(小)词 

gramatiko 2{17} grammar 语法 

hazarda datumrikordaro 18{1} random file 随机文件 

hazarda informo 19{6} random information 随机信息 

helpa vorto 3{8} help word 助词 

helpverbo 10{27} auxiliary verb 助动词 

idiotismo 19{14} idiom 习惯表达法 

imperativo 12{12} imperative 命令式, 祈使式 

indikativo 14{9} indicative 陈述式 

indo-europa familio 11{15} Indo-european family 印欧语系 

infinitivo 14{10} infinitive 不定式 

Interelementa Sistemo 12{6} 中介成分体系 

interlingvo 1{6} intermediate language 中间语言 

internacia lingvo 7{1} international language 国际语(本文专指世界语) 

interpunkcio 3{5} punctuation 标点符号 

kazo 6{6} case 格 

kodo 20{14} code 代码 

komplemento 14{15} complement 补语 

komputero-lingvo 2{7} computer language 计算机语言 

kondicionalo 14{9} conditional, subjunctive 条件式, 假定式 

konjugacio 6{6} conjugation 变位, 更变 

konjunkcio 3{5} conjunction 连词 

kontinuo 14{11} continuous 进行体 

kontinua prezenco 29{6} the present continuous tense 现在进行时 

kontrasta diferenco 19{16} contrast difference 对比差异 

korelativa vorto 10{25} correlative word 相关词 

kunmetajho 9{6} compound word 合成词 

kunordigajho 15{8} 同等成分 

kunordiga konjunkcio 14{4} conjunction 同等连词 

kunordiga vorto 15(7) word 同等关系词(连词及标点) 

kunpremi 12{17} 归约, 紧缩 

kunpremiga prilaborado 归约加工 

K-tipa korelativa vorto 18{12} K-type correlative word K类相关词 

liga verbo 18{14} link verb 连系动词 

lingva universaleco 11{6} language universality 语言共性 

linio 2{9} line (程序)线 

logika speco 18{6} logical class 逻辑(词)类 

logika trajto 18{18} logical feature 逻辑特征 

malnocia vorto 13{7} form word 虚词 

malperfekto 14{11} 未然体, 将来体 

malsupren de la supro 13{15} top-down 自顶而下 

Manjeliv tabelo 10{26} Menjelif table 门捷列夫(元素周期)表 

mashina tradukado 2{21} machine translation 机器翻译 

mashina vortaro 1{7} machine dictionary 机器词典 

mashina vortotabelo 1{7} machine word table 机器词表 

mashintraduka sistemo 1{2} machine translation system 机译系统 

mashintradukajho 1{13} machine-translayed text 机器译文 

mikro-komputero 2{7} micro computer 微型计算机 

modo 5{9} mode (语)式 

morfologia analizo 1{8} morphological analysis 形态分析 

morfologia retoriko 28{1} morphological rhetoric 形态修辞 

morfologia samformajho 22{8} 形态同形 

morfologia sintezo 1{10} morphological synthesis 形态综合 

morfologia transfera regulo 20{6} morphological transferring rule 形态转换规则 

MT (=mashina tradukado) 11{13} MT 机(器翻)译 

MT-pontolingvo 11{15} MT bridge language 机(器翻)译媒介语 

nacia lingvo 6{15} national language 民族语言 

natura nombro 15{1} natural number 自然数 

nedifina prezenco 29{6} the present indefinite tense 一般现在时 

nefina nodo 13{1} infinal node 非终结节点 

negacia frazo 32{5} negative sentence 否定句 

nekompleta frazo 12{14} incomplete sentence 不完全句 

nepredikatajho 14{1} non-predicate form 非谓语形式 

nestruktura elemento 14{18} unstructural element 非结构成分 

netransitivo 8{19} intransitive 不及物 

nocia vorto 6{8} notional word 实(义)词 

nodo 4{15} node 节点 

nombro 6{6} number 数 

nulsenco 18{23} nil-meaning 零义 

numeralo 18{14} numeral 数词 

objekto 14{14} object 宾语 

originalo 21{4} the original 原形 

parenco 19{17} relation, kinship 亲属(关系) 

parentezo 14{17} parenthesis 插入成分 

participo 6{7} participle 分词 

pasivo 14{8} passive 被动态 

perfekto 14{11} perfect 完成体 

persona pronomo 18{14} personal pronoun 人称代词 

persono 14{1} person 人称 

pluralo 14{6} plural 复数 

plursignifo 3{8} 多义 

pontolingvo 11{12} bridge language 媒介语 

posesivo 20{10} possessive 所有(格) 

post-redakto 2{6} posteditting 译后编辑 

predikato 12{10} predikate 谓语 

prepozicia sintagmo 13{8} prepositional phrase 介词短语 

prepozicio 6{24} preposition 介词 

preterita participo 21{4} past participle 过去分词 

preterito 14{7} preterite, past tense 过去时 

prezenco 14{7} present tense 现在时 

prilabori 2{20} to process 加工, 处理 

primitiva adverbo 19{8} primitive adverb 原副词 

profunda strukturo 18{19} deep structure 深层结构 

propozicio 13{19} clause, proposition 小句 

radiko 9{6} root, base 词根 

rekta rilato 12{26} direct rilation 直接联系 

rekte rilati supren (malsupren) 12{23} to up-rilate directly 向上(向下)直接联系, 上位(下位)直接联系 

rekursive 4{25} recursively 递归地 

retoriko 28{1} rhetoric 修辞 

revicigi 5{5} to readjust (word) order 调序 

rikorda numero 18{7} record number 记录号 

(la) rusa lingvo 11{16} the Russian language 俄语 

samnumerigi 21{14} 给同号(连成一片以形成词组) 

semantika interrilato 4{8} semantic relation 语义关系 

semantika trajto 18{7} semantic feature 语义特征 

senco 7{23} meaning 意义 

sendependa analizo 4{14} independent analysis 独立分析 

sendependa elemento 14{15} independent element 独立成分 

senfleksia vorto 3{3} non-inflectional word (形态)不变化词 

senregula vorto 3{9} irregular word 无规则词 

singularo 14{6} singular 单数 

sintagmo 13{8} phrase 短语 

sintaksa analizo 1{9} syntax analysis 句法分析 

sintaksa rilato 6{13} syntax relation 句法关系 

sintaksa trajto 18{20} syntax 句法特征 

sinteza formajho 7{17} sinthetic form 综合形式 

sinteza lingvo 7{10} sinthetic language 综合(性)语(言) 

situo 4{14} site 分布 

slava 7{15} 斯拉夫的 

struktura arbo 16{21} structural tree (语法)树结构 

struktura helpvorteto 20{10} structural help word 结构助词 

struktura tavolo 4{8} structural layer 结构层次 

struktura vorto 13{7} structural word 结构词 

subaro 11{13} subset 子集 

subjekto 14{14} subject 主语 

subjunkcio 13{8} subordinate conjunction 从属连词 

subpropozicio 13{9} subordinate clause 从句 

subsistemo 4{1} subsystem 子系统 

supren de la malsupro 13{16} bottom-up 自底而上 

surfaca strukturo 18{20} surface structure 表层结构 

tavolo 4{8} layer 层次 

tenso 5{9} tense 时(态) 

tranchi 3{5} to cut 切分 

transferi 8{5} to transfer 转换 

transitivo 8{19} transitive 及物 

tria persono 14{12} third person 第三人称 

T-tipa korelativa vorto 18{13} T-type correlative word T类相关词 

unua persono 14{12} first person 第一人称 

unu-al-plurlingva sistemo 5{23} one-to-more (language) system 一对多(机译)系统 

verbo 14{3} verb 动词 

vicigi 3{10} 排序 

vocho 5{9} voice (语)态 

volitivo (=imperativo) 14{9} volitive, imperative 命令式, 祈使式 

vortfarado 10{10} word formation 构词(法) 

vortfarada analizo 22{6} word formation analysis 构词分析 

vortofinajho 19{3} word ending 词尾 

vortogrupo 3{3} word group 词组 

vortokorpo 18{5} stem 词干 

vortonumero 21{12} word number 单词(序)号 

vortordo 3{10} word order 词序 

vortospeco 3{4} word class, parts of speech 词类 

vortrevicigo 1{11} 调序



https://blog.sciencenet.cn/blog-362400-296173.html

上一篇:《甜甜花絮:Practice Makes Perfect》
下一篇:立委硕士论文【附录一:EChA 试验结果】
收藏 IP: .*| 热度|

0

发表评论 评论 (1 个评论)

数据加载中...
扫一扫,分享此博文

Archiver|手机版|科学网 ( 京ICP备07017567号-12 )

GMT+8, 2024-4-24 11:35

Powered by ScienceNet.cn

Copyright © 2007- 中国科学报社

返回顶部