《镜子大全》《朝华午拾》分享 http://blog.sciencenet.cn/u/liwei999 曾任红小兵,插队修地球,1991年去国离乡,不知行止。

博文

世界语资料:Lingvistikaj Trajtoj De Esperanto

已有 425 次阅读 2020-4-19 13:59 |个人分类:立委科普|系统分类:论文交流

Li, Uej (Wei) 1991. Lingvistikaj trajtoj de la lingvo internacia Esperanto. 

In Serta gratulatoria in honorem Juan Rgulo, Vol. IV. pp. 707-723. La Laguna: Universidad de La Laguna
  1.  Aglutineco de Esperanto

1.0.  Kiel sciate al ĉiuj, Esperanto estas grandparte tipa aglutina lingvo, kies morfemoj (finaĵoj, afiksoj kaj radikoj) havas siajn apartajn signifojn kaj povas aglutini unu sur alia por vortofarado.  Ni intencas portempe esplori sube ĉefe pri la aglutineco pri la finaĵoj, kvankam estas same studindaj la trajtoj por la aglutineco pri afiksoj (lige kun derivaĵfarado) kaj pri radikoj (lige kun kunmetaĵofarado).

[Klarigo] La termino finaĵo en tiu ĉi arktikolo specifikas je gramatika finaĵo.

1.1. Aglutineco pri Finaĵoj

Principe vortofinaĵoj estas nur uzataj por montri gramatikajn informojn: vortospecon, kazon, nombron, tenson, voĉon, modon kaj aliajn.

1.1.1.  Kiom da sendependaj finaĵmorfemoj estas en Esperanto?

La absoluta nombro multe limigitas, nur 17: -o, -a, -e, -n, -j, -i, -u, -as, -is, -os, -us, -ant-, -int-, -ont-, -at-, -it-, -ot-.  Tamen, estas admirinde, ke ili sufiĉe kompletas kaj proksimume esprimriĉas kiel en fleksiegaj lingvoj, dank’ al sia aglutineco. 

1.1.2.  Baze de la 17 fundamentaj finaĵoj, po kiom da vortoj oni povas produkti el unu vortokorpo laŭregule?

La teoria respondo estas 112: 42 verboj, 28 substantivoj, 28 adjektivoj kaj 14 adverboj (Vd. APENDICON I).

1.1.3.  Kiuj estas la reguloj, laŭ kiuj la finaĵoj sinaglutinas?

1.1.3.1.   ĉiu vorto havas nur unu vortospecon, nociaj vortoj ĉiam per siaj finaĵoj sinaspektas je siaj specoj ĉu kiel substantivo, aŭ adjectivo aŭ verbo aŭ adverbo; funkciaj vortoj, kiel prepozicio, originala adverbo, kaj aliaj, tamen, gajnas siajn specojn artefarite, kaj ili estas nombreblaj.  Tial, ne estas permesite, ke interaglutiniĝu la finaĵoj indikantaj specojn, -o, -a, -e, -i/-u/-as/-is/-os/-us, t. e. ne ekzistas la formoj kielsube:

** -as-o / ** -e-i

[KLARIGO] ** estas indiko por negramtikaĵo (ne vorto aŭ ne frazo) dum ?? por gramtikeproblemaĵo.

1.1.3.1.1.  Tio estas granda avantaĝo por la internacia lingvo, ke en Esperanto ne povas esti gramatikaj samformoj, kio sendube estas eksterordinare favora kondiĉo por rekoni (far ĉu homoj ĉu maŝinoj) la funkcion en frazo de la minimuma sintaksa unuo vorto.  La alta reguleco tipe enkorpiĝas ĉi tie, ĉu ne?

1.1.3.1.2.  Sekve kaj aliflanke, Esperanto sin karakterizas per laŭplaĉa transformado de vortospecoj, se nur la transformaĵo ne kontraŭas al logiko (kp. 1.1.5.1).  ĉu tio ne estas frapa sinmanifesto de alta fleksebleco de Esperanto? Ekzemble:

La flor-OJ glor-AS.
Li kan-AS italan popolan kant-ON.
Mi estas ĝoj-A.  Mi ĝjj-AS.
la propon-ITA propon-O

La sama laŭplaĉeco je specotransformo sintrovas ankaŭ en la antikva ĉina lingvo.  Tamen, treege bedaŭrinde, la transformo sin montras per neniaj videblaj morfologiaj formoj, kaj tio povrekoniĝas nur laŭ kunteksta sintaksa aŭ/kaj logika analizo.  Komparu:

1) 三人行,必有我师。(ĉine) Tri hom-OJ iras, (inter kiuj) nepre estus mia instruisto.
(vorto-al-vorte: tri hom? ir?, nepr? est? mi? instruist?).

其狼人立而嗥。(ĉine) La lupo hom-E staras kaj hurlas (t.e. kvazaŭ homo starus). 
(vorto-al-vorte: tiu? lup? hom? star? kaj hurl?).

2) 其物净且清。(ĉine) la aĵo pur-AS kaj klaras. 
(vorto-al-vorte: tiu? aĵ? pur? kaj klar?)

净其身,食其肉,乃去。(ĉine) Pur-IG-IS la korpon, manĝis la viandon, kaj eliris. 
(vorto-alvorte: pur? tiu? korp?, manĝ? tiu? viand?, kaj elir?)

1.1.3.2.  ĉiuj specofinaĵoj bone sinaglutinas sur la 7 “interfinaĵoj” (kiuj neniam aperas je la fino de vortoj), t.e. la 6 participaj formoj indikantaj aspektojn (kontinuan, perfektan kaj malperfektan) kaj voĉojn (aktivan kaj pasivan), kaj 1 nulformo, kiu fakte indikas ĝeneralan aspekton (aŭ nulaspekton) kaj aktivan voĉon. Tamen, la participaj por si mem ne povas interaglutini unu sur la alia. 

1.1.3.3.  Aglutinaj Reguloj por Verbo

1.1.3.3.1.  Verbo finas nepre je unu el la subaj finaĵoj: -i/-u/-as/-is/-os/-us, kiuj tial certe aperas je vortofinoj kaj inter kiuj ne plu estas la eblo por aglutinado, t.e. la formoj kun -i, -u aŭ -us kiel finaĵo ne plu sinvarias je tenso-signifo, kaj -as/-is/-os nur povas enhavi la signifon de ĝenerala modo (aŭ nulmodo). 

1.1.3.3.2.  Esperantaj verboj ne sinvarias pro nombro aŭ kazo, verbofinaĵoj do ne aglutineblas al la finaĵoj -j kaj -n.  Tial en Esperanto ne ekzistas la kontrasto inter la subaj 2 formoj:

Mi skrib-as. / ** Ni skrib-j-as.  (aŭ: ** Ni skrib-as-j.) 

1.1.3.3.3.  La 6 verboformoj indikantaj tensojn (prezencan, preteritan kaj futuran) kaj modojn (infinitivan, kondicionalan kaj volitivan) kaj la 7 interfinaĵoj por aspektoj kaj voĉoj interaglutinas kun la rezulto de 6*7=42 verboformoj.

[PROBLEMO] ĉu infinitivo vere estas ia modo aŭ ia sendependa vortospeco?

1.1.3.4.  Aglutinaj Reguloj por Substantivo kaj Adjektivo

1.1.3.4.1.  Substantivoj kaj adjektivoj fleksias je nombro (singularo per nulformo kaj pluralo per -j) kaj kazo (nominativo per nulformo kaj akuzativo per -n).  La 2 nombroj kaj 2 kazoj aglutinantaj sur la 7 interfinaĵoj fariĝas fine 2*2*7=28 formoj.  

1.1.3.4.2.  Jen la ordo inter ili:  (korpo)-interfinaĵo + speco + nombro + kazo, interkie korpo = prefikso(j) + radiko(j) + sufikso(j).  Ekzemple: stud-ant-o-j-n.  Nur radiko kaj speco nepre kunaperas, la aliaj morfemoj povas tute ne aperi.  La supra interordo establiĝas tre nature, kun fonetika kialo (kvankam morfologie la finaĵ-ordo estas pure arbitra, ĉar la ordo mem ne variigas iliajn grametikajn signifojn, kio tiurilate diferencas de la stato pri afiksoaglutinado!  Kp. 1.2.  Ordite kiel supre, la vokalo o aŭ a, la duonvokalo j kaj la nazala konsonanto n prononciĝus kaj aŭskultiĝus plej facile, eĉ en la okazo, ke la korpo hazardus kun vokalo je fino: 

sci-aj-n / ** sci-j-an

1.1.3.5.  Aglutinaj Reguloj por Adverbo

Ili multe similas al tiuj por substantivo kaj adjektivo, nur adverbo ne inkluzivas en si la gramatikan kategorion de nombro (por kazo, menciindas, ke la adverba akuzativo signife ne malgrande foras de la substantiva).  La formoj do rezultiĝas entute je 2*7=14.

1.1.3.6.  La aglutinaj reguloj pri finaĵoj bone fundamencas al la establado de la algoritmoj por fortranĉi finaĵojn kaj por ilin adicii, kiu estas la unua necesa etapo por maŝine kompreni kaj traduki Esperanton.  Dank’ al la alta reguleco, inkluzive de iugrada rekursiveco, interna en la aglutinareguloj, estas ne malfacile elesplori tiajn algoritmojn kontentigajn (vd. APENDICON 2).

1.1.4.  ĉu la 17 fundamentaj finaĵoj ĉiuj semantike senmiksas?

1.1.4.1.  Bedaŭrinde, ne.  Tio klare evidentas en la algoritmo de APENDICO 2.

1.1.4.2.  Jen la senmiksaj finaĵoj: -o/-a/-e/-i/-n.  Estas klarigende, ke la tiel nomata semantike senmiksa finaĵo tute ne necese signifas, ke ĝi devu signife specifiki nure.  La Esperanta senmiksa finaĵo -n signife inkluzivas fakte de tri apartaj funkcioj sintaksaj aŭ logikaj (neniam kunekzistaj, kompreneble): objekto, direkto (kutime lige kun adverbo aŭ postprepozicia substantivo) kaj adjekto (ofte kun la substantivoj de tempo, distanco aŭ similaj).  Plurekzemple, en iuj lingvoj estas tri nombroj, singularo (1), duumo (2) kaj pluralo (pli ol 2), tamen la Esperanta pluralofinaĵo -j plivaste signifas, inkluzive de kaj 2 kaj pli ol 2.  

1.1.4.3.  En Esperanto ne estas elementaj finaĵoj por respekte indiki verbon, predikaton kaj la signifojn de tenso, voĉo, modo kaj aspekto.  La signifoj de aspekto kaj voĉo miksiĝas en la koncepto de participo.  Kaj tenso, modo ankaŭ sinmiksas kun verbo aŭ/kaj predikato.  Tiuj netravideblaj miksaĵoj, tamen, ne kaŭzas malfacilon por homa rekonado; anstataŭe, ili aspektas sufiĉe nature kaj favore, ĉefe ĉar la signifoj miksitaj kune estas tiuj, kiuj proksime interrilatas.  

[PLUVORTOJ]  Participo ne estas sendependa vortospeco, kiu povas aparteni al ajna el la 4 ĉefaj specoj kaj kies vera senco nur efikas je tio, ke ĝi, kiel la sufikso aŭ kvazaŭ interfinaĵo -ad-, donus al vorto la logike verban signifon.  

1.1.4.4.  Estas sufiĉe interese ke ankaŭ estas iugrada “travebleco” eĉ en Esperantaj netravideblendaj miksaj finaĵoj.  El la formoj -as/-is/-os/-ant-/-int-/-ont-/-at-/-it-/-ot-, verŝajnas al ni, ke -a- signifus “presencon” aŭ “kontinuon”, -i- “preteriton” aŭ “perfekton”, -o- “futuron” aŭ “malperfekton”, -s “predikaton” (escepte nur de la volitiva predikato -u), kaj -n- “aktivon”, ktp.  Kvankam morfologie tiuj kvazaŭfinaĵoj ne povas sinsendependi kiel elementaj finaĵoj, tamen, tia “travidebleco” objetive multe helpas nin por memorado, kaj plue, oni ĉiam sentas la belecon je la paraleleco en la misformoj  konsistantaj el ili.  

[PLUVORTOJ]  Kiel sintaksaj kategotiroj, tenso kaj aspekto ja evidente diferencas unu de la alia, sed je praktika uzado ege malklariĝas la interlimo:

Verk-ONT-oj estas tiuj, kiuj verk-OS aŭ verk-ONT-AS.
Stud-ANT-oj estas tiuj, kiuj stud-AS (ne nepre stud-ANT-AS!).
Hav-ANT-e multon da mono, mi ĝojas.
= Ĉar mi hav-AS (neniel necese hav-ANT-AS) multon da mon, mi ĝojas.
Li jam vid-IS/vid-INT-AS la filmon.

Fakte, la 2 konceptoj ambaŭ rilatas al TEMPO en la objektiva mondo.  Tio eble ĝuste estas la kialo, pro kio Zamenhof, kiel lingva majstro, maldogmiste elektis la samvokalojn por la 2 objektive similaj konceptoj.  

1.1.4.5.  Tamen, guste ĉar en Esperanto ne estas elementaj finaĵoj por voĉoj, kies informoj sin montras nur en la 6 participoj, do formas la situacio, ke 1 pasivformo kontrastas al 2 aktivformoj kielsube:

-as / -antas  –>  -atas;    -as / estas -anta(j) –> estas -ata(j)
-is / -antis  –>  -atis;        -is / estis -anta(j) –> estis -ata(j)
-os / -antos  –>  -atos;    -os / estos -anta(j) –> estos -ata(j)

La esenco de ĝi estas, ke en Esperanto estas efektive 4 aspektoj: ĝeneralo (per nulformo), kontinuo, perfekto kaj malperfekto, kaj ekzistas 2 voĉoj: aktivo (per nulformo) kaj pasivo.  La 6 paralelaj participoj konsistas el nur 3 aspektoj kaj 2 voĉoj, dum la nulforma ĝenerala aspekto ne havas sian respondan pasivformon, rezultante, ke ĝi senrimede kunĝuas la kontinuan pasivaĵon!  Ni ne povas ne konfesi, ke kvankam -at- estas teorie formala kontrastaĵo al -ant-, tamen oni efektive emas rigardi -at- kiel la pasivan formon por ĝenerala aspektom ,kiu pli often uziĝas ol la kontinua.  Tial, iuj proponas, ke oni uzu la aglutinan formon -ant-at- aŭ -at-ant- kiel l kunaĵon de kontinuo kaj pasivo, aŭ plue, tute sendependigu la 2 katekoriojn, sekve estus: -int-at- anstataŭ -it-, -ont-at- anstataŭ -ot-, ktp.  Tiaj travideblaj formoj eble ja efikas por maŝinoj, sed por ni homoj ili estas troaj kaj nenecesaj ŝarĝoj.  

1.1.4.6.  [Sumeto]  Ideala pure aglutina lingvo estas tia, ke ĉiu morfemo, almenaŭ ĉiu finaĵo, devas havi elementan aŭ simplan signifon, tiel, kompleksa signifo estas esprimata en la formo de morfemaglutinaĵo.  Tio ja estas la fundamenta diferenco inter aglutina lingvo kaj alia fleksitipa lingvo, kaj nur pro tio la vortoj fariĝus travideblaj, tute analizeblaj.  Kompreneble, finaĵoj estas tiuj morfemoj, kiujn oni plej facile aglutinigas tutpure.  Tamen, eĉ tiurilate, Esperanto ne sinmontras je 100% senmiksa aglutineco, kio povas, laŭ mi, klarigata fonetike: signife simpligi ĉiujn finaĵojn en elementojn certe kaŭzas la plimultigon de silaboj por vorto, kaj la aglutinaĵo sekve tro kompleksas por homa akcepteblo.  Plue, en Esperanto estas nur 5 vokaloj a/i/e/o/u, kiuj ĉiuj estas sufiĉe ŝarĝitaj jam!  Esperanto estis, estas kaj estos HOMA PRAKTIKUZA kaj sufiĉe NATURA lingvo (kvankam origine artefarita) anstataŭ maŝinlingvo.  (Vd. Sekcion 4.)    

1.1.5.  ĉu la 112 formoj ĉiuj estas uzataj?

1.1.5.1.  Gramatike, jes. Praktike, estas nur unu limigo:  la ligaĵo de korpo kaj finaĵo devas esti logike komprenebla, t.e. semantike ligebla.  ŝajnas al mi, ke tiuj konkretaj aĵo-radikoj kiel “tabl-” ne povas fariĝi en participformojn:  

tabl-ant-i  / tabl-ot-a / tabl-ant-a / tabl-int-o

Tiun limigon laŭas nature la uzantoj, kiuj verŝajne ne eblas esprimi iun informon eĉ ne kompreneblan al si mem!  

1.1.5.2.  Kvankam pragmatike la uzofteco por la 112 formoj multe varias unu de alia, tamen oni neniel povas diri, ke kiuj formoj estas neuzeblaj.  La efikeco kaj la komprenebleco de la ĉiuj 112 formoj estas same certaj.  La problemo, kiuj el ili estas prefere elektitaj por esprimado, decidiĝas de variaj faktoroj:  la lingva kutimo kaj origino de la parolanto, la stilo, la situacio, kiaj aŭskultantoj ĉeestas kaj kia efiko estas intencita, la poveco de la uzanto, ktp.  

Tamen, Esperanta ŝpara Principo bezonas, ke oni plej ofte eble uzu malmultajn simplajn formojn.  Ekzemple: 

“Mi NUN stud-AS (aŭ: Mi ESTAS stud-ANTA)” anstataŭ “Mi stud-ANT-AS”.
“Ili JAM ir_IS (aŭ: Ili ESTAS ir-INTAJ)” anstataŭ “Ili ir-INT-AS”.
“veredir-E” anstataŭ “veredir-ANT-E” (kp. angle: truly speak-ING).

 Do, oni prefere uzas “la parol-O far_E de Zamenhof” anstataŭ “la parol-ADO far-ITA de Zamenhof”, aŭ plue plisimpligus la vortogrupan prepozicion FARE DE en la novan prepozicion FAR: la parolo FAR Zamenhof (kp. “la parolo de Zamenhof”, formon pli abstraktan).  

ĉar en la homa pensado mem iugrade ekzistas necesinda nebuleco, kaj samtempe, ofte helpas ankaŭ la kunteksto kaj funkciaj vortoj inkluzive de la nura fleksia efektive funkcieca vorto EST- (helpe de ĝi, oni bone sinesprimas per analizaj formoj ĝenerale pli klaraj ol la sintezaj kompleksaj formoj, kiel jam montrite en la supraj ekzemploj.  Vd. ankaŭ 3.2.1), ŝpara Principo de Esperanto ne malfacile laŭiĝas.  

1.1.5.3.  [SUMETO]  Nur 17 fundamentaj finaĵoj povas interaglutiniĝi fine en 112 efikaj finaĵoformojn!  ĝis estas miraklo por vortofarado dank’ al aglutineco.  Kaj, plue, tiel multaj formoj neniel fariĝas ŝarĝo sur homoj ĉu por esprimo aŭ por kompreno.  ĉu tio ne estas la plej bona pruvo por la Esperanta aglutina reguleco?  La esenco de aglutineco estas faket ne plu ol elekta permutado (el la anglo de rezulto) kaj kvazaŭrekursiveco (el la angulo de procezo, vd. APENDICON 2), aŭ pli abstrakte, ia matematikeco, kiu plej multe eble enkondukiĝis en nian lingvon.  Guste pro tio, Esperanta vortofarado estas tipa ekzemplo de la alta unuiĝo de reguleco kaj fleksebleco, kiuj estas en Esperanto interdependaj flankoj de la sama fenomeno.  

1.2.  Aglutineco pri Afisoj

Afiksoj ĉefe poras esprimi vortonuancojn.  La aglutino ofte limigatas de natura logiko aŭ semantika kunligeblo, kiu estas grandparte komuna al la tuta homaro, tial ne ekzistas, kaj ankaŭ necesas, perfortaj reguloj por la afiksordo, la uzantoj en komunikado nature interkompreniĝas tiurilate.  Funkcias ĉi tie la Esperanta Interproksima Principo, kiu bezonas la interrilatajn 2 elementojn kiel eble plej proksimaj por facila kaj klara komprenado.  Komparu la nuancon inter PLIMALBONIGI kaj MALPLIBONIGI:

bon-a –> mal-bona –> malbon-ig-i –> pli-malbonigi
bon-a –> bon-ig-i –> pli-bonigi –> mal-plibonigi (aŭ: bon-a –> malpli-bon-a –> malplibon-ig-i)

1.2.1.  Estas diferenco je abstrakteco de afiksoj.  La plej abstraktaj kaj ankaŭ plej ofte uzataj afiksoj kiel -et-/ -eg-/-aĉ-/mal-/ne- ĉie uzeblas kun kiu ajn radiko, kies logika speco (principe, ĉiu radiko kutime havas unu logikan specon, gueste kiel ĉiu vorto havas unu gramatikaspecon) estas ne antaŭkondiĉita, dum aliaj kiel -ul-/-ing-/el-/kun- multe konkretas.

1.2.2.  La povecon je prefiksa aglutino estas pli-malpli limigita, kompare kun tiu je la sufiksa, kaj fonetike ne kiele permesitas la kunprononco de la silaboj inter prefisoj aŭ inter prefiso kaj radiko (kielekzemple MALAPERI kaj MALANTaŭPORDO: mal-a-pe-ri / ** ma-la-pe-ri;  mal-an-taŭ-por-do / ** ma-lan-taŭ-por-do).  

1.2.3.  Multe pli flekseblas la aglutinado pri sufiksoj:

rid-i –> rid-et-i –> ridet-em-a –> ridetem-et-a–> ridetemet-ul-o –>  ridetemetul-in-o –> ridetemetulin-et-o –> ridetemetulinet-aĉ-o –> ridetemetulinetaĉ-et-o …
(= la ete aĉa eta knabino, kiu ete emas rideti)

Ni trovu, ke la samafikso povas aperi plurfojoin en unu vorto nur laŭ la sence celita, tio estas tute malsama de finaĵo.  Teorie, la nombro de sufiksoj dum aglutinado semlimas, kvankam oni prefer uzas analizan formon anstataŭ tro kompleksan plursufiksan aglutinaĵon, limigite de la povo de homaj organoj.  

[PLUVORTOJ]  Estas en Esperanto 2 malaglutinecaj sufiksoj -ĉj-/-nj-, kiuj ŝanĝas la antaŭajn silabojn:  patro / patrino –> pa-ĉj-o / pa-nj-o.

1.3.  Aglutineco pri Radikoj

Radikaglutineco uziĝas por manifesti malsimplan koncepton, kaj la aglutina regulo tre simplas kaj nuturas: aksa elemento ĉiam sekvu.  La laŭplaĉeco por kunmetaĵfarado kaj la aglutina regulo tre similas al la vortofarado en la ĉina lingvo (kaj ankaŭ la germana).  Ekzemplojn: (Esperante : ĉine)

(1)  akvo-fonto:  水/源
(2)  varm-energio:  热/能
(3)  arbo-branĉo:  树/枝
(4)  surd-mut-ulo:  聋/哑/人
(5)  blank-hara:  白/发
(6)  nur-pieda:  光/脚
(7)  bon-kora:  好/心
(8)  fonto-lingvo:  源/语
(9)  celo-lingvo:  目标/语
(10)  naci-lingvo:  民族/语
(11)  internaci-lingvo:  国际/语

 

 

 

 

 

 

 

 

【相关】

立委:一小时学会世界语语法

《朝华午拾:我的世界语国》

《朝华午拾 – 世界语之恋》

《朝华午拾:朋友遍天下》

《朝华午拾 – 欧洲之行》

《朝华午拾:与白衣天使擦肩而过》

硕士论文: 世界语到汉语和英语的自动翻译试验

立委硕士论文全文(世界语版)

《朝华午拾:shijie-师弟轶事(3)——疯狂世界语 》

灵感有如神授,巧夺岂止天工

立委世界语文章 (1987): 《中国报道:通天塔必将建成》

立委世界语论文(1986): 《国际语到汉语和英语的自动翻译》

立委(1988)《世界科技:世界语到汉语和英语的自动翻译试验》

DLT项目背景介绍

《李白詹120:乔老爷老矣》

【关于机器翻译】

【语义计算:李白对话录系列】

【置顶:立委NLP博文一览】

《朝华午拾》总目录




http://blog.sciencenet.cn/blog-362400-1229113.html

上一篇:世界语论文钩沉:世界语的语言学特点(1/3)
下一篇:是特斯拉的自驾AI牛还是马斯克牛?

0

该博文允许注册用户评论 请点击登录 评论 (0 个评论)

数据加载中...

Archiver|手机版|科学网 ( 京ICP备07017567号-12 )

GMT+8, 2020-7-6 17:56

Powered by ScienceNet.cn

Copyright © 2007- 中国科学报社

返回顶部